Kontrakta juro (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kontrakta juro)

La specifeco de la eŭropunia organizo rilate diplomation konsistas el tio, ke la membroŝtatoj -- kiuj transdonis parton da siaj suverenaj povoj por fari Eŭropan Union -- tamen konservis sian "internacian kapablon", t.e. la kapablon mem devigi sin per eksteraj, interregnaj kontraktoj (traktatoj).

Sekve, se Eŭropa Komunumo (*) (kiu havas internacian personecon) povas devigi ilin per eksteraj kontraktoj, ili krome povas mem kontrakti.

Povas esti tri situacioj:

  1. Kontraktoj de la eŭropaj komunumoj: la eŭropaj komunumoj mem subskribas internaciajn kontraktojn, kiuj ligas ne nur la eŭropuniajn instituciojn sed ankaŭ la membroŝtatojn;
  2. Kontraktoj inter membroŝtatoj kaj eksteraj ŝtatoj;
  3. Kontraktoj de membroŝtatoj inter si: la membroŝtatoj kontraktas unu kun la aliaj ene de la Unio.

Ĉiuj ĉi kontraktoj entenas regulojn, kiuj povas eniĝi en la eŭropunian juron.


(*) Kontraktas ja la eŭropaj komunumoj, ne Eŭropa Unio. Ĉar la Unio ĝis nun ne havas oficialan internacian personecon; nur la eŭropaj komunumoj havas ĝin. Ĝuste la ne efektiviĝinta traktato estiganta Konstitucion por Eŭropo klare donas la internacian personecon al Eŭropa Unio.