Kontrakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kontrakto estas jura faktaro, kiu konsistas el kongruaj promesoj/voldeklaroj de du aŭ pluraj personoj kaj per kiu la deklarantoj (kontraktantoj) celas certan juran rezulton, kiu ĝuste pro tiu volkongruo efektiviĝas. Kiam du personoj kontraktas, oni nomas la tempe pli fruan promeson/voldeklaron oferto kaj la pli malfruan akcepto. Kontraktoj ekzistas kaj en privata juro kaj en publika juro.

Kontraktoj foje devas esti faritaj en speciala formo. Ekzemploj estas skriba formo, manskriba formo aŭ kontraktado antaŭ notario. Ĝenerale kaj plej ofte tamen kontraktoj povas esti faritaj en ĉiu ajn formo, ekzemple nur buŝe.

Ekzemplo por privatjura kontrakto estas aĉetkontrakto pri aŭto kontraŭ 500 dolaroj. En tiu kontrakto la kontraktontoj, nome la aĉetanto kaj la vendanto, ambaŭ deklaras sian kongruan volon, ke la vendanto havu la obligacion transigi al la aĉetanto la proprieton de la aŭto kaj ke la aĉetanto havu la obligacion pagi la prezon. Per tio, ke la kontraktantoj deklaras sian kongruan volon, efektiviĝas la jura rezulto, ke la devoj vere ekestas.


Eblaj juraj rezultoj de kontrakto

Oni faras kontraktojn por krei certan juran rezulton. Tio, kio povas esti tiu jura rezulto, dependas de la jura sistemo.

En la Germana juro[redakti | redakti fonton]

En la Germana juro oni konas multajn diferencajn kontraktotipojn, kiuj havas tute diferencajn rezultojn. La Germana juro precipe tre strikte distingas inter obligaciaj kontraktoj kaj proprietjuraj kontraktoj. Ekzemple en la unueca agado aĉeti ĵurnalon, la Germana juro vidas tri tute sendependajn kontraktojn: obligacian kontrakton pri tio, ke la vendanto havu la obligacion transigi la proprieton de la ĵurnalo kaj ke la aĉetanto havu la obligacion pagi la prezon, unu proprietjuran kontrakton pri tio, ke la proprieto de la ĵurnalo transiĝu kaj unu proprietjuran kontrakton pri tio, ke la proprieto pri la mono transiĝu.

En la Angla-Usona juro[redakti | redakti fonton]

En Angla-Usona juro kontrakto kutime kreas obligaciojn inter la partioj. Sed ne ekzistas tiel strikta distingo inter obligaciaj kaj proprietjuraj kontraktoj.

Aldona difinero en Uson-Angla juro: Interŝanĝorilato La Uson-Angla juro havas aldonan difineron por kontraktoj krom tiuj nomitaj en la unua alineo. Kontrakto devas krei interŝanĝorilaton. Kontrakto devas unue al ambaŭ kontraktantoj porti utilon kaj due al ambaŭ porti malutilon kaj trie ĉiu devas inter tiu malutilo kaj utilo de la partioj esti interŝanĝorilato.

Ekzemple ĉe aĉetkontrakto: Unue la aĉetanto havas utilon, ĉar li ricevos la vendataĵon, kaj la vendanto havas utilon, ĉar li ricevos la prezon. Due la aĉetanto havas la malutilon, ke li devas pagi la prezon, kaj la vendanto havas la malutilon, ke li devas fordoni la vendataĵon. Trie la aĉetanto akceptas la obligacion pagi la prezon ĝuste tial, ĉar li volas ricevi la vendataĵon, kaj la vendanto akceptas la obligacion fordoni la vendataĵon ĝuste tial, ĉar li volas ricevi la prezon. Do estas interŝanĝorilato.

Tial la Uson-Angla juro principe ne konas kelkajn obligaciajn kontraktojn, kiuj tute eblas en aliaj juraj sistemoj. Ekzemplo estus donacokontrakto, kiu pro manko de interŝanĝorilato ne ekzistas en Uson-Angla juro, sed tute eblas en multaj aliaj juraj sistemoj kiel la Germana kaj la Svisa.

Aliaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Interpromeso, konvencio: aĉetkontrakto (kontrakto pri vendo, farmoluo); kontrakto pri edziĝo; socia kontrakto; packontrakto.

Packontrakto estas internacia kontrakto per kiu intermilitantaj ŝtatoj finas la militon: la Vestfaliaj Packontraktoj (de 1648a jaro)

packontakto de Dayton

Socia kontrakto estas jura kaj filozofia doktrino, unue formulita de Epikuro, priskribanta la genezon kaj esencon de la ŝtato per interkonsento de civitanoj (kontrakto inter la civitanoj), implica aŭ malimplica, pri tio, kiu kaj kiel regu.