Kontraktoj de la eŭropaj komunumoj (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio

Laŭ la komunumaj traktatoj ĉiu eŭropa Komunumo (nome la Eŭropa Komunumo, la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj la eksa Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo) havas la internacian personecon, kaj do povas negoci kaj subskribi internaciajn kontraktojn, kiuj ligas ne nur la Komunumojn sed ankaŭ la membroŝtatojn.

Komunuma proceduro por kontraktado[redakti | redakti fonton]

La kontrakta proceduro de la Komunumoj disvoliĝas laŭ tri ŝtupoj.

Unue, la proceduron povas iniciati nur la Eŭropa Komisiono, kiu prezentas al la Konsilio de Eŭropa Unio proponon por malfermo de negoco. Tiun negocan komencon permesas nur la Konsilio.

Due, negocas la Eŭropa Komisiono ekskluzive, sed kadre de preskriboj adresitaj de la Konsilio al ĝi. Se la Komisiono ne observas la Konsiliajn preskribojn, ĝi povus rekomenci la negocon surbaze de tiuj preskriboj.

Trie kaj fine, povas konkludi la kontrakton nur la Konsilio, kiu estas la sola institucio rajtanta respondumigi la Komunumojn en la internaciaj rilatoj. Post la deviga konsulto de la Eŭropa Parlamento, la Konsilio povas alpreni la kontraktoprojekton prezentitan de la Komisiono. La kontrakton subskribas la Konsilia prezidanto nome de la koncerna Komunumo.

Enigo de la kontrakto en la eŭropunian jurordon[redakti | redakti fonton]

La artikolo 300 de la traktato pri Eŭropa Komunumo agnokas la devigan efikon de la internaciaj kontraktoj de la Komunumoj: ili "devigas la Komunumajn instituciojn kaj la membroŝtatojn".

Tiuj kontraktoj eniĝas en la eŭropunian jurordon ekde siaj efektiviĝoj, kiuj dependas de la reguloj de la publika internacia juro (plejofte okaze de la interŝanĝo de la ratifaktoj).

Demando koncernas la rangon, kiun havas la internaciaj kontraktoj en la eŭropunia norma hierarkio. La respondo estas, ke tiuj kontraktoj estas samrangaj kiel la origina juro. Tio signifas, ke la internaciaj kontraktoj superas la derivitan juron.


Noto: La neefektiviĝinta Eŭropa Konstitucio agnoskas la internacian personecon nur al Eŭropa Unio; la Komunumoj ne plu havus ĝin.