Kontraktoj de membroŝtatoj inter si (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiujn kontraktojn oni ofte nomas eŭropaj konvencioj. Ilin oni alprenas ne laŭ la Komunuma proceduro sed laŭ la klasika proceduro de la publika internacia juro.

Kontraktoj de la membroŝtatoj por plenumo de la originaj traktatoj[redakti | redakti fonton]

Principe la celojn de la originaj traktatoj oni realigas per la aktoj de la eŭropuniaj institucioj.

Sed kelkfoje la originaj traktatoj dependigas la realigon de celoj al la konkludo de plenumkontraktoj subskribitaj de la membroŝtatoj.

Ekzemple la artikolo 293 de la traktato pri Eŭropa Komunumo listigas plurajn celojn, kiujn la membroŝtatoj realigu per postaj interkonsentoj: protekto de la homoj, forigo de la duobla impostado en Eŭropa Unio, reciproka agnosko de la societoj, plisimpligo de la agnosko kaj plenumo de la juĝdecidoj inter la ŝtatoj...

Kontraktoj kaj decidoj de la membroŝtatoj ene de la Konsilio[redakti | redakti fonton]

Tiu kontrakta kategorio estas tre malofta. Sed la membroŝtatoj povas uzi tiajn kontraktojn, okaze se Eŭropa Unio ne disponas decidpovon pri iu specifa demando.

Tiujn kontraktojn subskribas ne la Konsilia prezidanto sed ĉiu reprezentanto de la kontraktantaj ŝtatoj. Ilin poste ratifu la ŝtatoj konforme al siaj internaj proceduroj. Plejofte tiaj kontraktoj formiĝas kiel "simpligitaj kontraktoj", t.e. kontraktoj kiuj ne necesigas ratifon por efektiviĝi.