Kontrapunkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lineara kontraŭmovo kaj vertikala konsonanco en kontrapunkta komponaĵo (J.S. Bach, fantazio kaj fugo c-minoro)

Kontrapunkto estas tre ĝenerala trajto de muziko (aparte videbla en multo de okcidenta muziko) per kiu du aŭ pli multaj melodiaj eroj okazas samtempe — en apartaj "voĉoj", aŭ laŭvorte aŭ metafore (se la muziko estas instrumenta).

La termino devenas de la latina punctus contra punctum (noto kontraŭ noto). Per sia difino, akordoj okazas kiam pluraj notoj sonas samtempe; tamen, akordaj, harmoniaj, "vertikalaj" trajtoj estas konsiderataj flankaj kaj preskaŭ bagatelaj se temas pri kontrapunkto. Kontrapunkto atentas melodian interagon prefere de harmoniaj efikoj kreataj kiam melodiaj eroj kunsonas. Oni ĝin ellaboris amplekse en la renesanca periodo; sed komponistoj de la baroka periodo portis kontrapunkton al iaspeca kulmino; kaj, ĝenerale kaj kun multaj esceptoj, oni povas diri, ke harmonio post tiam ekregis kiel la plej grava organiza principo en muzika komponado. La malfrubaroka komponisto Johann Sebastian Bach verkis la plejmulton de sia muziko profitante kontrapunkton, kaj malkaŝe kaj sisteme esploris la tutan amplekson de kontrapunktaj eblecoj en verkoj kiel La arto de la fugo.

Pro la evoluo de terminologio en muzikhistorio, tia muziko, se kreita ekde la baroka periodo, estas priskribata kiel kontrapunkta, sed muziko kreita antaŭ la baroko estas nomata polifonio. Tial, la pli frua komponisto Josquin Des Prez verkadis polifonian muzikon.

Homofonio, kontraste al polifonio, prezentas muzikon, en kiu akordoj aŭ vertikalaj intervaloj estas ludataj apud sola melodio sen multa konsiderado de la melodia karaktero de la aldonitaj "akompanaj" elementoj, aŭ de ties interagoj kun la melodio, kiun ili akompanas. Kiel sugestite ĉi-supre, la plimulto de populara muziko nuntempe verkata estas precipe homofonia — regata de konsideroj de akordoj kaj harmonio. Sed tio estas nur fortaj ĝeneralaj emoj, kaj oni povus aldoni multajn kvalifikojn.

La formo aŭ komponada ĝenro konata kiel fugo estas eble la plej kompleksa kontrapunkta tekniko. Aliaj ekzemploj inkludas la ĉenkanton (konatan en folkloraj tradicioj) kaj la kanonon.

Kontrapunkto estas unu el la plej gravaj rimedoj en muzika komponado por la generado de muzikaj ironioj; melodia fragmento aŭdate sola povas liveri certan impreson, sed aŭdate samtempe kun aliaj melodiaj ideoj, aŭ kombinite en neatenditaj manieroj kun si mem, kiel en kanono aŭ fugo, ĝi povas malkaŝi surprizantajn novajn sencoflankojn. Tio ĉi estas rimedo por okazigi ellaboron de muzika ideo, ĝin montrante al la aŭskultanto kiel koncepte pli profunda ol nura agrabla melodio.

Speca kontrapunkto

En 1725 Johann FUX eldonis Gradus ad Parnassum, verkon destinitan por instrui al lernantoj la verkadon de kontrapunkto, metodo por lerni komponadon. En ĝi li priskribis kvin specojn.

En unuaspeca kontrapunkto, ĉiu noto en aldonita parto* (aŭ partoj) simple efikas kontraŭ unu noto en la donita parto (la kanto fiksa). Notoj en ĉiuj partoj sonas samtempe, kaj moviĝas unu kontraŭ la alia samtempe. Oni diras, ke la speco estas pligrandigita se unu el la notoj dispartiĝas (simple ripetiĝas).

En duaspeca kontrapunkto, du notoj en la aldonita parto (aŭ partoj) efikas kontraŭ ĉiu pli longa noto en la donita parto. Oni diras, ke la speco estas pligrandigita se unu el la du pli mallongaj notoj diferencas je longeco de la alia.

En triaspeca kontrapunkto, kvar (aŭ tri) notoj moviĝas kontraŭ ĉiu pli longa noto en la donita parto. Kiel en la dua speco, ĝi estas pligrandigita se unu el la pli mallongaj notoj diferencas je longeco inter si.

En kvaraspeca kontrapunkto, noto estas tenata aŭ pendigata en aldonita parto dum notoj moviĝas kontraŭ ĝi en la donita parto, kio kreas disonancon, kaj sekve la tenata noto ŝanĝiĝas (kaj reatingas) por krei sekvantan konsonancon kun la noto en la donita parto dum ĝi ankoraŭ sonas. Oni diras, ke kvaraspeca kontrapunkto estas pligrandigita kiam la notoj de la aldonita parto diferencas je longeco inter si. La tekniko postulas ĉenojn de notoj tenataj trans la limojn determinitajn per pulso, kaj tiel kreas sinkopon.

En kvinaspeca kontrapunkto, iafoje nomata ornama kontrapunkto, la aliaj kvar specoj de kontrapunkto estas kombinitaj ene de la aldonita parto (aŭ aldonitaj partoj).

Estas ofta kaj pedanta miskonscio, ke kontrapunkton difinas tiuj ĉi kvin specoj, kaj tial io ajn, kio ne sekvas la striktajn regulojn de la kvin specoj, ne estas kontrapunkto. Tio ne estas vera; kvankam multe da kontrapunkta muziko en la komunpraktika periodo ja obeas la regulojn, tamen estas esceptoj. La libro de Fux kaj ties koncepto de "specoj" estis nure metodo por instrui kontrapunkton, ne definitiva aŭ rigide preskriba regularo por ĝi.

  • (Notu: en kontrapunkto, la partoj aŭ individuaj melodiaj eroj estas ofte nomataj voĉoj, eĉ tiam, kiam oni rigardas la muzikon instrumenta.)

Kontrapunktaj derivoj

De post la renesanca periodo en eŭropa muziko, muziko kiu estas rigardata kontrapunkta plej ofte estis verkita en imita kontrapunkto. En imita kontrapunkto, du aŭ pli multaj voĉoj envenas je malsamaj momentoj, kaj (aparte dum sia enveno) ĉiu voĉo ripetas ian version de la sama melodia elemento. La fantazio, la riĉerkaro, kaj poste, la fugo (la plej alta kontrapunkta formo) ĉiuj prezentas imitan kontrapunkton, kiu ofte aperas ankaŭ en ĥoraj verkoj, ekz. en motetoj kaj madrigaloj. Imita kontrapunkto naskis multajn teknikojn, al kiuj komponistoj sin turnadis por doni al siaj verkoj kaj matematikan rigoron kaj pli vastan amplekson de esprimo. Pluraj el tiuj ĉi teknikoj estas:

  • Inverto: La inverto de prenita fragmento de melodio estas la fragmento renversita — tial se la originala fragmento havas suprenirantan maĵoran triton (vidu Intervalo), la invertita fragmento havas malsuprenirantan maĵoran (aŭ eble minoran) triton. (Komparu, en dekdutona tekniko, la inverton de la tonvico, kiu estas la t.n. ĉefa serio renversita.) En tute aparta senco, kontrapunkta inverto de melodioj samtempe sonigataj de voĉoj estas la sekvanta alternado de la melodioj inter voĉoj, tiel ke ekz. supravoĉa melodio nun sonu en ia malsupra voĉo, kaj inverse.
  • Retroigo indikas la kontrapunkton teknikon, en kiu notoj en imita voĉo sonas malantaŭen rilate sian ordon en al la originalo.
  • Ĉe retroinverto la imita voĉo sonigas notojn kaj retroigitaj kaj renversitaj.
  • Ĉe plilongigo en unu el la partoj en imita kontrapunkto la notoj estas etenditaj je daŭro kompare al la rapideco, je kiu ili sonis dum sia enkondukiĝo.
  • Ĉe plimallongigo en unu el la partoj en imita kontrapunkto la notoj estas malpliigitaj je daŭro kompare al la rapideco, je kiu ili sonis dum sia enkondukiĝo.

Disonanca kontrapunkto

Disonancan kontrapunkton konjektis la unua Charles Seeger kiel "unue pure lernejan disciplinon", kiu konsistas el speca kontrapunkto sed renversus ĉiujn tradiciajn regulojn. Unuaspeca kontrapunkto devas enteni sole disonancojn, stariĝas "disonanco, anstataŭ konsonanco, kiel la regulo", kaj konsonancoj "solviĝas" per salto, ne per paŝo. Li skribis, ke "la rezulton de tiu ĉi disciplino" karakterizis "purigado". Aliaj flankoj de komponado, ekz. ritmo, povus esti "disonancigitaj" per apliko de la sama principo. (Charles SEEGER, "On Dissonant Counterpoint" [Pri disonanca kontrapunkto], Modern Music 7, n-ro 4 [junio-julio 1930]: 25–26)

Seeger ne estis la unua utiliganto de disonanca kontrapunkto, sed li estis la unua, kiu ĝin priteoriis kaj disfamigis. Aliaj komponistoj, kiuj uzadis disonancan kontrapunkton, se ne en la preciza maniero preskribita de Charles SEEGER, inkludas Ruth Crawford-Seeger, Carl Ruggles, Dane Rudhyar, kaj Arnold Schoenberg.

Eksteraj ligiloj