Kontraŭuloj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen nekompleta listo de kontraŭuloj de Esperanto, do homoj kaj ankaŭ institucioj, kiuj grave kontraŭis la lingvon Esperanto kaj ties instruadon, uzadon kaj disvastiĝon. Notindas speciale tiuj homoj kaj institucioj, kiuj asertis malveraĵojn pri Esperanto, kiuj malpermesis publikan agadon por Esperanto kaj kiuj diskriminaciis Esperanton kaj ĝiajn parolantojn kompare kun parolantoj de aliaj lingvoj.

Aŭtoroj kaj subtenantoj de aliaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvo-profesoroj, interpretistoj, ĵurnalistoj[redakti | redakti fonton]

  • Frederick Bodmer, svisa filologo kaj aŭtoro de la tre populara libro "The Loom of Language" (1-a eld. 1943), kiu kritikas Esperanton kaj estas unu el la fontoj de antaŭjuĝoj kontraŭ tiu lingvo.
  • Thomas Finkenstaedt Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine, germana profesoro pri angla lingvistiko (ĝis 1992). Li kunfondis la germanan lingvokonkurson Bundeswettbewerb Fremdsprachen kaj engaĝiĝis ekde 1981, ke tie la lernantoj ne rajtu partopreni per Esperanto, kvankam la unuaj kondiĉoj informis, ke ĉiu vivanta lingvo rajtas partopreni. La unua malakceptita lernanto estis Martin Haase. Poste la konsilantaro de la konkurso (grandparte lingvo-instruistoj) dufoje konfirmis la decidon ne akcepti Esperanton, sed ĉiujn aliajn lingvojn.
  • Wolf Schneider, iama german-angla interpretisto kaj ĵurnalisto por usonaj gazeto kaj novaĵagentejo, verkis en 1994 artikolon "Nachruf aufs Esperanto" (nekrologo pri Esperanto). Ĝi aperis unue en "NZZ Folio", la monata magazino de Neue Zürcher Zeitung, poste en pluraj libroj[1]. Tie li asertis, ke oni ŝajne povus "deklari mortaj" ĉiujn artefaritajn lingvojn"[2]. Krome li malvere asertis, ke artefaritaj lingvoj "ne ofertas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn. Iliaj vortoj estas unusencaj"[3]. Pro la alta renomo de la gazeto en la tuta mondo la efiko de la misinformo (resume: Esperanto morta kaj senkultura) estas granda.
Indas noti, ke Wolf Schneider komencis sian profesian vivon kiel interpretisto por la usona armeo. Poste li laboris por usonaj amaskomunikiloj kaj en Vaŝingtono. La ĉefredaktoro de NZZ Folio, d-ro Daniel Weber, estas diplomito pri anglistiko (angla filologio); do ankaŭ li havas personan intereson pri la temo de internacia lingvo kaj sekve ne estas la taŭga homo por sendepende prijuĝi la aferon.

Edukministroj kaj -ministrejoj, aliaj ŝtatecaj instancoj[redakti | redakti fonton]

  • Léon Bérard, franca ministro pri nacia edukado, malpermesis instruadon de Esperanto en la lernejoj ekde 1922 dum kelkaj jaroj.
  • La Eŭropa Komisiono plurfoje kontraŭstaris al ĉia konsidero de Esperanto, kutime kun argumentoj ne konvinkaj.
En 2005 la EU-Komisiono decidis "kadran strategion por plurlingveco"; tie legeblas en piednoto ĉe frazo pri la lingvo-lernado kaj ties malfermado al aliuloj, iliaj kulturoj kaj valoroj: "La kompreno de aliaj kulturoj rezultas el la lernado de la lingvoj, kiuj esprimas ilin; tial la Komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine havas neniun kulturan rilaton[4]." - La Komisiono ĉi tie neglektas la fakton, ke ĉiukaze ne eblas lerni ĉiujn lingvojn kaj ke tamen eblas akiri iun komprenon ankaŭ de kulturoj, kies lingvon oni ne regas - pere de tradukoj. Krome kompreneble Esperanto havas rilaton al kulturo - al la propra kaj al tradukitaj.
En 2013 ĝi sur informpaĝo metis la demandon, "ĉu unusola lingvo por ĉiuj estus solvo" (por la eŭropa komunikado). La teksto asertas, ke de tempo al tempo oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel unusolajn tuteŭropajn lingvojn. "Pro tio, ke preskaŭ ĉiu devus lerni tiujn lingvojn, tiu solvo estus kaj nepraktika kaj ne tre helpa por la rilatoj al la resto de la mondo. La edukado de instruistoj kaj la lingvoinstruado por preskaŭ 500 milionoj da eŭropanoj krome kostus multan tempon kaj monon. La ideo, ke sola lingvo estus la solvo por ĉiuj lingvaj problemoj, estas tro simpla. Per sia sindevigo al plurlingveco la Eŭropa Komisiono subtenas diversecon kaj ne unuformecon[5]." - La Komisiono prisilentas, ke aldone al la propono de iu modelo "nur-Esperanto" ekzistas ankaŭ modeloj kun Esperanto kiel lingvo subtenata aldone al naciaj lingvoj de Eŭropo.

Diktatoroj[redakti | redakti fonton]

Germana koverto sendita en 1939 kaj rifuzita de la poŝta cenzuro. En la listo de eblaj rifuzokialoj troviĝas kiel kvara (jam presita): "Lingvo, artefarita lingvo, Esperanto, stenografio k.s. ne permesataj"
  • Adolf Hitler en sia libro "Mein Kampf" (1925) deklaris, ke Esperanto (aŭ alia universala lingvo) estos ilo de la judoj por pli facile regi. Dum la nazia regado ekde 1933 en Germanio estis malpermesitaj dum la unuaj du jaroj aparteno de naziuloj al Esperanto-organizaĵoj, instruado de Esperanto kaj oni devigis la dissolvon de Esperanto-asocioj; persona subpremado de jamaj Esperanto-parolantoj laŭ la konataj raportoj ne okazis.
  • Sub Stalin ekde 1937 ĝis la fruaj kvindekaj jaroj Esperanto-parolantoj en Sovetunio estis arestitaj, mortigitaj kaj pereigitaj en malliberejoj. Postmilite publika Esperanto-aktiveco estis malpermesita dum kelkaj jaroj aŭ eĉ jardekoj en la ŝtatoj sub la sovetia influo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kontraŭesperantisto

Esperanto en nacilingvaj tekstoj

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekz. en: Wolf Schneider. Gewönne doch der Konjunktiv! Sprachwitz in 66 Lektionen. Rowohlt. Reinbek bei Hamburg. 2009, ISBN 978-3-499-62463-6, p. 106 k.s. Supozeble ankaŭ en unu el la tri libroj de Schneider aperintaj ĉe NZZ inter 1994 kaj 2000
  2. (...) dass man die Kunstsprachen wohl allesamt für tot erklären darf"
  3. "Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten. Ihre Wörter sind eindeutig (...)"
  4. Un nouveau cadre stratégique pour le multilinguisme /* COM/2005/0596 final */
  5. Frequently asked questions on languages in Europe Memo, 26-a de septembro 2013; disponebla en ĉiuj EU-lingvoj