Kontumaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kondamno pro kontumaco estas verdikto fare de juĝisto je la fino de proceso, kiu disvolviĝis dum foresto de la akuzito kaj poste kondamnito kiu estas fuĝinta. La termino «kontumaco» venas de la latina contumacia kiu signifas «fiero». Tamen pro la signifo rilate al foresto de akuzito tiaj procesoj estas nomitaj en kelkaj landoj per la latina esprimo in absentia. En la juro de diversaj landoj tiu figuro okupas diversajn traktadojn.