Konvento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konvento estas rezideja establo, kutime kristana, tipa de la komunumaj religiaj organizoj katolikaj kaj ortodoksaj.

Ĝia precipa funkcio liveras gastigadon al personoj kiuj vivas en komunumo (sacerdotoj kaj laikaj fratuloj) kaj servojn necesajn al la sama komunumo (preĝejo, manĝejo, lavejo, biblioteko ktp), kaj eventuale samservojn pretigitajn por ekstera mondo (ekzemple, lernejoj).

El monaĥejo al konvento[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la konvento de Ebernach ĉe rivero Mozelo (Francio).

La konvento estas strukturo kiu postvenas la epokon de la abatejo: kutime la dimensioj malplivastas ol tiuj de la abatejo, arkitektonike malpli kompleksaj, staras ene aŭ tre najbare de la loĝata kvartalo.

Ĝi fakte ne konstituas la kompletan mondon de siaj rezidantoj: la gastoj (fratulojfratulinoj) estas membroj de religiaj ordenoj (nome ĝuantaj je propra regulo), sed ili ne pasigas la vivon precipe kontemplan kiel la monaĥoj, kaj male ili sin dediĉas al vivo aktiva en la mondo, kie ili alprenas rolojn kaj funkciojn precipe en religiaj servoj (predikado, animzorgado) kaj sociaj (asistado, lernado...). La konvento, do, naskiĝinta marĝene de la fino de la mezepoko, nome kiam jam komencis fali la bezono pri sindefendo kaj la organizado de la socia ordo propra de la antaŭa barbara epoko, kaj al la socio ne plu necesis la karakterizoj de la granda agra ekonomio kaj de centro de rura komunumo, kiujn abatejoj kopiis el la romia vilao, floras en pli libera etoso malgraŭ ke, ĝenerale, ĝi ne atingis la trajtojn de granda centro intelektula kaj kultura kiujn tiuj posedis.

La konvento, tamen, kvankam mergita en loĝata urba medio, do meze de la popolo animprizorginda, konsentas spiritan aŭtonomion el mondo, malsame ol la socia strukturo rigide enĉarnirigita en la feŭda povo en kiun la abatejoj laŭlonge de la tempo estis devigitaj enmerĝiĝi.

Plue la posedaĵo de la koventanoj kaj de la konvento limigis la personajn bezonojn kun malpermeso akumuli, malsame ol la abatejo, foje eĉ la konvento estis mem aliula propraĵo kiel por la Almozantaj Ordenoj.

Apartan intereson, kaj apartaj studoj pri tio formas parton de la kulturaj atentigoj hodiaŭ, altiras la konventaj arkitekturoj refleksiĝintaj ankaŭ en la preĝejo kaj aliaj artoj, malsamaj ol tiuj de monaĥejoj kaj preĝejaj aneksoj.

La libero donita de la konvento kaj la kontakto kun la loĝantaro ekscitis en la konventanoj sociajn verkojn kaj reformojn utilajn tiam al tiu socio kiu poste gvidis la sociajn reformojn kaj plibonigojn de la modernaj ŝtatoj, kiel publika asistado de la handikapitoj, la instruado, universitatoj, hospitaloj ktp.

Hodiaŭa konvento[redakti | redakti fonton]

La konvento hodiaŭ daŭrigas esti rezidejo de la konventanoj apartenantoj al iu religia ordeno en determinata teritorio; sed iom post iom, kondiĉite de la novaj teknikaj iloj de transporto kaj ekonomiaj plibonigoj de la popolo kaj regulaj reformoj, la abatejoj akiris karaterizojn de konvento kaj la konvento la karakterizojn de la abatejo. Kaj la kreskanta kaj intervena, en religiaj sektoroj, aktivado de la kristana laikaro, kaj ankaŭ pro la naskiĝo de la sekularaj ordenoj, malpliiĝis la gravecon kaj neceson de la konvento. Multaj el tiuj, precipe pro malpliiĝo de personoj inklinaj al la komunuma religia vivo, hodiaŭ ĉesis ekzisti kaj estis transformitaj por alispecaj religiaj servoj aŭ civilaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]