Konverbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konverbo (germane Konverb, angle converb) estas speciala adverba verboformo. Ĝi ne estas finita nek nominala, ĉar ne aperas kiel ĉefa verbo de frazo nek kiel verba substantivo aŭ atributo. Konverbo difinas agon, kiu okazas kun la ĉefa ago samtempe aŭ antaŭtempe aŭ karakterizas ĉi tiun agon pli detale. Ĝi esprimas diversajn semantikajn rilatojn al la enhavo de la ĉefa propozicio.

Konverboj aperas en diversaj lingvaj familioj[1], antaŭ ĉio en mongolaj, tjurkaj kaj tunguzaj[2], sed ankaŭ en la etiopio-semitaj, omotaj kaj kuŝidaj lingvoj de Afriko.

Kelkaj konverboj ne estas morfologie analizeblaj, dum ke aliaj estas derivataj de verbaj substantivoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En la mongola

En la mongola aperas la jenaj konverboj.

  • La finaĵon -ж /-ĝ/ (-ч /-ĉ/) havas konverbo, kiu esprimas samtempecon, sed ankaŭ aperas en kombinoj kun aliaj verboj aŭ helpaj kaj modalaj verboj.
    • Цас орж хүйтэн боллоо. /Cas orĝ ĥüjten bolloo/ "Kiam neĝis malvarmiĝis."
    • Би цай ууж сонин уншдаг. /Bi caj uuĝ sonin unŝdag./ "Teon trinkante mi legas gazeton." aŭ "Mi trinkas teon kaj legas gazeton."
    • үнтаж хэвтэх /untaĝ ĥewteĥ/ "dormi (dormante kuŝi)"
    • Би сууж байна. /Bi suuĝ bajna./ "Mi estas sidanta."
  • La finaĵon -аад /-aad/ havas konverbo, kiu esprimas antaŭtempecon.
    • Би Бэрлин хотод ирээд зочид буудалд суусан. /Bi Berlin ĥotod ireed dzoĉid buudald suusan./ "Veninte al la urbo Berlino mi loĝis en hotelo."
  • La finaĵon -вал /-val/ havas konverbo, kiu esprimas kondiĉon.
    • Чи завтай байвал ир. /ĉi dzawtaj bajwal ir./ "Se vi havas tempon, venu."
  • La finaĵon -тал /-tal/ havas konverbo, kiu esprimas ke la kroma ago okazas ĝis la komenco de la ĉefa ago.
  • La finaĵon -вч /-ŭĉ/ havas konverbo, kiu esprimas ke la ago okazas neatente al la alia ago.
    • Тэнгэр сайхан байгаа боловч гадаа дулаан биш. /Tenger sajĥan bajgaa boloŭĉ gadaa dulaan biŝ./ "Kvankdam la vetero estas bona, ekstere ne estas varme."
  • La finaĵon -саар /-saar/ havas konverbo, kiu esprimas daŭran staton aŭ agon.
  • La finaĵon -магц /-magc/ havas konverbo, kiu esprimas ke la ĉefa ago okazas tuj post la fino de la kroma ago.
    • Би гэртээ ирмэгц цай уусаг. /Bi gertee irmegc caj uusag./ "Tuj kiam mi venas hejmen, mi trinkas teon."
En la Baŝkira

En la Baŝkira aperas la sekvaj konverboj.

  • La finaĵon -п /-p/ aŭ -еп /-ɨp/ havas konverbo, kiu ofte estas uzata, sed ne povas estas negata.
    • Сәй эсеп, ял итәм. /Säj esep, jal itäm./ "Teon trinkante mi ripozas." aŭ "Mi trinkas teon kaj ripozas."
  • La finaĵon -ғас /-ɣɑs/ havas konverbo, kiu esprimas kondiĉon.
    • Өйгә ҡайтҡас сәй эсем. /Öjgä khajtkhas säj esem./ "Kiam mi venas hejmen, mi trinkas teon."
  • La finaĵon -май /-mɑj/ havas konverbo, kiu esprimas negacion al la konverbo je -п /-p/ aŭ -еп /-ep/.
    • Мине курмәй үткәнһең. "Vi iris preter min, sen ke vi vidis min."
  • La finaĵon -ай /-ɑj/ havas konverbo, kiu esprimas ripeton.
    • Уны ҡарай-ҡарай үтеп киттем. "Mi preteriris lin daŭre rigardante."
En la Turka[3]

En la Turka aperas la sekvaj konverboj.

  • La finaĵon -(y)ip havas konverbo, kiu esprimas antaŭtempecon.
    • Ekmek yiyip çay içiyorum. "Mi manĝas panon kaj tiam trinkas teon."
  • La finaĵon -(y)erek havas konverbo, kiu esprimas samtempecon.
    • Kitap okuyarak dinleniyorum. "Libron legante mi ripozas."
  • La finaĵon -(y)e havas konverbo, kiu esprims ripeton. Krome la finaĵo estas uzata en la vorto diye, por marki la rektan parolon aŭ traduki "ĉar; ke".
    • Hasan yürüye yürüye girdi. "Hasan piedirante (marŝante) envenis."
    • Hasan "Nerede oturuyorsun?" diye sordu. "Hasan demandis, kie vi loĝas."
  • La finaĵon -(y)ince havas konverbo, kiu esprimas kondiĉon.
    • Eve gelince çay içtim. "(Tuj) Kiam mi venis hejmen, mi trinkis teon."
  • La finaĵon -dikçe havas konverbo, kiu esprimas "tiel longe kiel".
    • Vakit buldukça mektup yazıyorum. "Tiel longe kiel mi havas tempon, mi skribas leteron."
  • La finaĵon -(y)eli havas konverbo, kiu esprimas "ekde kiam".
    • Çalışalı param var. "Ekde kiam mi laboras, mi havas monon."

Deveno de la termino[redakti | redakti fonton]

La esprimo konverbo devenas el mongolistiko kaj estis transprenata de tie sur la turkajn lingvojn. Ĝi estis uzata la unuan fojon de Ramstedt.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj informoj
  • Helmut Glück (Hrsg.): Metzler Lexikon Sprache. Metzler, Stuttgart u. Weimar 1993. ISBN 3-476-00937-8, paĝo 335 germane
  • Lars Johanson, Éva Á. Csató: The turkic languages, paĝo 47 angle
  • Sascha Völlmin, Azeb Amha, Christian Rapold, Silvia Zaugg-Coretti. (2010) Converbs, Medial Verbs, Clause chaining and related issues, Frankfurter Afrikanische Blätter. Köln: Rüdiger Köppe Verlag. ISBN 978-3-89645-719-6.
Pri unuopaj lingvoj
  • Hasan Çakır: Grammatik kurz & bündig Türkisch, ISBN 978-3-12-561667-7, paĝoj 86-88 germane
  • Hans-Peter Vietze: Lehrbuch der mongolischen Sprache, VEB Verlag Enzyklopädie Leipzig, 1988, ISBN 3-324-00242-7, paĝoj 71-74 (-ж /-ĝ/ kaj -аад /-aad/), 91-92 (-вал /-val/), 130-131 (-тал /-tal/), 134-135 (-вч /-ŭĉ/), 140 (-саар /-saar/), 144-145 (-магц /-magc/) germane
  • Kauderwelsch Band 68, Mongolisch Wort für Wort, ISBN 3-89416-258-9, paĝoj 45-47 (-ж /-ĝ/ kaj -аад /-aad/), 64-66 (-вал /-val/, -вч /-ŭĉ/ kaj -магц /-magc/) germane
  • Margarete I. Ersen-Rasch: Baschkirisch, Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene, Harrassowitz, 2099, ISBN 978-3-447-05730-1, paĝoj 56 (-п /-p/ aŭ -еп /-ep/), 113 (-ғас /-ghas/), 119/152 (-май /-maj/), 158 (-ай /-aj/) germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]