Konzerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konzerno estas organizo de financa interligo inter memstaraj, sendepende restantaj entreprenoj al ekonomia unuo kun unueca gvidantaro. La unuopaj entreprenoj estas samrangaj.

Oni parolas pri vertikala konzerno, se ĝi unuigas en si mem la produkton, prilaboron kaj la vendadon. En horizontala konzerno ne ekzistas produkta kunligo. La miksa konzerno unuigas tiujn trajtojn.

Vidu[redakti | redakti fonton]