Koos Vorrink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koos Vorrink en 1951

Jacobus Jan VORRINK, pli bone konata kiel Koos VORRINK (naskiĝinta je la 7-a de junio, 1891 - mortinta je la 19-a de julio, 1955) estis karisma socialista estro en Nederlando.

Frua vivo

Koos Vorrink naskiĝis je la 7-a de junio, 1891 en Vlaardingen, en la nederlanda provinco de Zuid-Holland.

Li komencis sian karieron kiel lernejinstruisto. Je la 1-a de novembro, 1920, li estiĝis la sekretario de la Arbeiders Jeugd Organisatie (AJC), la nederlanda socialista junulara movado. Je la 11-a de majo, 1924 li estiĝis la prezidanto de la socialista junulara movado.

Je la 13-a de julio, 1916, li geedziĝis kun Irene Hendrika Bergmeijer. Kune ili havis du filinojn. Nur unu filino travivis, Irine Vorrink (n. je la 7-a de januaro, 1918 - m. je la 21-a de aŭgusto, 1996), kiu estiĝus la Ministrino de Sano en la konsilantaro de Den Uyl inter 1973 kaj 1977.

La kariero de Vorrink progresis kiam li estiĝis la prezidanto de la SDAP, la nederlanda socialista partio antaŭ la Dua Mondmilito, je la 1-a de aprilo, 1934. Li daŭre estis la prezidanto de la SDAP ĝis januaro, 1946.

Vivo dum la Dua Mondmilito

Dum la nazioj enspacis Nederlandon, en 1940 Vorrink provis vane eskapi al Anglio. Post lia malsukcesa provo eskapi li ekkaŝis por eviti esti prenita kiel kaptito per la germanaj enspacaj soldatoj. Li estis membro de la nederlanda kontraŭstaro, notinde kiel redaktoro de subgrunda ĵurnalo, Het Parool.

Je la 1-a de aprilo, 1943 li estis malliberigita per la germanaj enspacaj soldatoj, unue en la malliberejo de Scheveningen, poste en la koncentrejo Sachsenhausen, proksime al Berlino.

Pli malfrua vivo

En julio, 1945, li estis nomumita kiel civila servisto per la ĉefministro, Willem Schermerhorn. Vorrink estis respondecigita je la aresto kaj ekproceso kontraŭ militkrimuloj kaj politikaj malbonuloj. Kune kun Hendrik Brugmans, Vorrink estis la unua nederlanda civila servisto kun politika fono (pseŭdonimetitaj "La Schermerknaboj").

Post la elektoj de 1946 li membriĝis en parlamento, kiel membro de la socialdemokratia PvdA. Li restis parlamentano ĝis 1954. Kiel membro de parlamento li estis bone konata pro sia kontraŭkomunismo. Vorrink tiel estiĝis la subjekto de komunista kampanjo de kalumnio. Kiel liaj retorikaj povoj estis famaj, en parlamento li agis kiel la defendparolisto de la PvdA.

En februaro, 1955, Vorrink suferis apopleksion. Li mortis je la 19-a de julio, 1955 en Amsterdamo.