Cendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kopeko)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun cendo (muziko).
¢
Unu-cenda usona monero kromnomata penco

Cendo, aŭ centimo, estas monunuo kiu egalas al (centono) de la baza monunuo. Ĝi ankaŭ indikas la moneron, kiu valoras unu cendon. En Esperanto oni povas uzi la vorton cendo por ĉiu monunuo, kies valoro estas centono de la baza monunuo. Tamen por monunuoj, kies nacilingvaj nomoj ne similas al cendo (aŭ cent), oni ofte uzas esperantigon de la nacilingva nomo.

Etimologie la vorto cendo devenas de la latina vorto centum kiu signifas cent. Monerfarejoj en multajlandoj produktas monerojn valorantajn inter kaj de la monunuo, rezervante monbiletojn por pli altaj valoroj. Tamen, tio multe varias de lando al lando; ankaŭ dependas de la valoro de la baza monunuo. Moneroj de de la valoro ne estas maloftaj, speciale en kazo de memorigaj moneroj.

Norda Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Usono kaj anglalingva Kanado, la 1-cenda monero estas ĝenerale konata per la kromnomo penny, aludante al la brita monero kaj la monunuo de tiu nomo. En francalingva Kanado, la 1-cenda monero estas konata kiel sou.

Cendaj sumoj inter 1 kaj 99 cendoj estas kutime indikataj per la unu aŭ du ciferoj sekvataj per minuskla litero c (1c, 2c), aŭ per cendosigno, kiu estas litero «c» trapikita per suprenstreko aŭ vertikala linio: ¢ (ekz. 1¢, 2¢). La signo ¢ havas la kodon deksesuman A2 en unikodo kaj povas esti skribata kiel ¢ en HTML.

Ne-centumaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj monunuaj dividsistemoj ankaŭ eblas, kiel ekzemple la malnova sterlinga pundo, kiu ĝis la dekumiĝo en 1971 estis dividita al -ojn (ŝilingojs) kaj -ojn (malnovaj pencojd).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de monunuoj en la mondo uzantaj cendojn, centimojncentavojn estas:

La Ĉilia peso estis dividita en 100 cendojn ĝis 1984 – ekde tiam la peso ne uzas iun ajn dividon.