Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kopenhagen)
Kopenhago
angle Copenhagen, germane Kopenhagen, latine Hafnia
urbo
Fotomontaĵo
La centro de Kopenhago
Oficiala nomo: København
Ŝtato Danio Danio
Insuloj Sjælland, Amager
Regiono Regiono Hovedstaden
Konataj lokoj Amuzparko Tivoli, Christiansborg
Ponto Sundoponto
Situo Kopenhago
 - koordinatoj 55° 40′ 34″ N 12° 34′ 06″ O / 55.67611 °N, 12.56833 °O / 55.67611; 12.56833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 91 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 88,25 km² (8 825 ha)
 - de aglomeraĵo 455,61 km² (45 561 ha)
 - de metropolo 3 030,0 km² (303 000 ha)
Loĝantaro 644 431 (2022)
 - de aglomeraĵo 1 199 224
 - de metropolo 1 914 865
Denseco 7 302,33 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 632 loĝ./km²
 - de metropolo 632 loĝ./km²
Unua skribmencio 11-a jarcento
Urbestro Sophie Hæstorp Andersen

(Dana socialdemokratia partio) (ekde 1-a de januaro 2022)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Copenhagen
Retpaĝo: www.kk.dk
Map
Urba lokigita mapo

Kopenhago (dane København IFA:[kʰøb̥m̩ˈhɑʊ̯ˀn] aŭ elparolu kiel kebmháŭn) estas la ĉefurbo de Danio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1,18 milionoj homoj en la urbo (2010)), kiu enhavas 16 komunumojn. En Kopenhago situas la nacia parlamento, la registaro kaj la monarkio.

La originala nomo de la urbo, de kiu devenas la nuna dana nomo, estas Kjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komercistoj". La Esperanta nomo de la urbo paralelas al ĝia nomo en aliaj eŭropaj lingvoj: ĝi nomiĝas germane Kopenhagen, pole kaj litove Kopenhaga, angle Copenhagen kaj france Copenhague.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alta vido de Kopenhago

Kopenhago estis fondita ĉirkaŭ 1000 de Sven Forkbarba kaj lia filo Knuto la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hansa Ligo. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbatalis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la britaj batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis.

Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj la tuta Danio estis okupitaj fare de la germanaj trupoj, de aprilo 1940 ĝis majo 1945. Operaco Kartago, la 21an de marto 1945, estis brita aeratako en Kopenhago, kiu okazigis gravajn flankajn damaĝojn. La celo de la atako estis Shellhus, konstruaĵo uzita de la Gestapo en la urbocentro.

La 16-an de Aprilo, 2024, la konstruaĵo Børsen estis terure detruita per incendio, kiu faligis la turon [1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ la markolo konata kiel Øresund kaj la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.

En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 milionoj da homoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La danaj novaĵgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonaj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la altaj kostoj de vivado.

La Reĝa Dana Teatro (en dana: Det Kongelige Teater) estas kaj la nacia dana ludarta institucio kaj nomo uzata por aludi al ties iama cel-konstrua ejo el 1874 situa ĉe la placo Kongens Nytorv.

Amuzado[redakti | redakti fonton]

  • Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
  • Tivoli estas la dua plej malnova funkcianta amuzparko en la mondo kaj la plej vizitata tem-parko en Skandinavio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.

Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Homoj ligitaj al Kopenhago[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas regulaj aktivecoj en du urbaj kluboj, la tradicia Kopenhaga Esperanto-Klubo kaj en la nova FESTOKLUBO. Pli frue en Kopenhago funkciis Kleriga Konversacia Klubo (fondita en la jaro 1952, poste kunfandita kun la kopenhaga Studenta Esperanto-Klubo), kiu dum multaj jaroj apartenis al la plej viglaj Esperanto-societoj en la mondo. En tiuj jaroj la klubo funkciigis ankaŭ la Esperantan eldonejon “Koko”. En 1975 en la urbo mortis Kirsten Zacho.

Kopenhago estas urbo kiu gastigis plej multajn Universalajn Kongresojn: en 1956 (41-a), 1962 (47-a), 1975 (60-a) kaj 2011 (96-a). Same multajn UK-ojn gastigis nur Vieno.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Panorama vido de la urbocentro je majo 2016 vidite el la pinto de kirko Frelsers
Panorama vido de la urbocentro je majo 2016 vidite el la pinto de kirko Frelsers

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LIVE Brand i Børsen i København (da-DK) (16a de Aprilo 2024). Arkivita el la originalo je 16 April 2024. Alirita 16a de Aprilo 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]