Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopenhago
angle: Copenhagen, germane: Kopenhagen, latine: Hafnia
urbo
Kopenhago
Oficiala nomo: København
Ŝtato Danio Danio
Insuloj Sjælland, Amager
Regiono Regiono Hovedstaden
Konataj lokoj Amuzparko Tivoli, Christiansborg
Ponto Sundoponto
Situo Kopenhago
 - koordinatoj 55° 40′ 34″ N 12° 34′ 06″ O / 55.67611 °N, 12.56833 °O / 55.67611; 12.56833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 91 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 88,25 km² (8 825 ha)
 - de aglomeraĵo 455,61 km² (45 561 ha)
 - de metropolo 3 030,0 km² (303 000 ha)
Loĝantaro 539 542 (31.12.2008)
 - de aglomeraĵo 1 199 224
 - de metropolo 1 914 865
Denseco 6 113,79 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 632 loĝ./km²
 - de metropolo 632 loĝ./km²
Unua skribmencio 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Danio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Copenhagen
Retpaĝo: www.kk.dk

Kopenhago (dane: København IFA:[kʰøb̥m̩ˈhɑʊ̯ˀn]) estas la ĉefurbo de Danio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1,18 millionoj homoj en la urbo (2010)), kiu enhavas 16 komunumojn. En Kopenhago situas la nacia parlamento, la registaro kaj la monarkio.

La originala nomo de la urbo, de kiu devenas la nuna dana nomo, estas Kjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komercistoj". La Esperanta nomo de la urbo paralelas al ĝia nomo en aliaj eŭropaj lingvoj: ĝi nomiĝas germane Kopenhagen, pole kaj litove Kopenhaga, angle Copenhagen kaj france Copenhague.

Historio

Alta vido de Kopenhago

Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sven Forkbarba kaj lia filo Knuto la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hansa Ligo. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbatalis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la britaj batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj la tuta Danio estis okupitaj fare de la germanaj trupoj, de aprilo 1940 ĝis majo 1945.

Geografio

Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ la markolo konata kiel Øresund kaj la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.

En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 milionoj da homoj.

Kulturo

La danaj novaĵgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonaj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la altaj kostoj de vivado.


Amuzado

Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.

Trafiko

Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.

Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago

Homoj ligitaj al Kopenhago

Esperanto

Nuntempe estas regulaj aktivecoj en du urbaj kluboj, la tradicia Kopenhaga Esperanto-Klubo kaj en la nova FESTOKLUBO

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj