Koperniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolao Koperniko
Nikolao Koperniko
Pola astronomo kaj matematikisto
Naskiĝo 19-a de februaro 1473
en Toruń, Reĝa Prusujo, Pola Reĝlando
Morto 24-a de majo 1543
en Frombork, Reĝa Prusujo, Pola Reĝlando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao KOPERNIKO (naskiĝis la 19-an de februaro 1473; mortis la 24-an de majo 1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik [miˈkɔwaj kɔˈpɜrnik] en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk) - pola astronomo, juristo, matematikisto, okupiĝis ankaŭ pri ekonomiko, militista strategio, astrologio, kuracado kaj tradukado.

Li verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis la suncentra teorion (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la eklezio, kiu kredis je la sistemo de Ptolemeo, kiu metis la Teron en la centron, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemento la 7-a. Pro lia nova penseco kaj divagacio li estas opiniita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per la termino "kopernikana revolucio" estis nomita la filozofio de Immanuel Kant.

Post lia morto, la eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la eklezio sur lian kapon. En 1616, la eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi mutigis Galileon.

La teorio de Koperniko[redakti | redakti fonton]

Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la tiam regnanta fiziko estis la fiziko de Aristotelo, kiu konsideris la Teron en la centro de la universo, ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas el kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ foren: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas el kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.

Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe da cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion, kiu metus la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke la ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.

Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstataŭigis la cirklojn per elipsojn.

La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fizikon de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiel, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.

Koperniko ne estis la unua, kiu hipotezis heliocentrismon: jam antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarko proponis ĝin.

En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longeco de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Dum elfosado en la katedralo de Frombork ĉe la Balta Maro, arkeologoj trovis en la jaro 2005 kranion kaj aliaj restaĵoj de homa korpo apud la altaro. La korpo estis tiu de ĉirkaŭ 70-jara viro, kiu mortis en la 16-a jarcento. En 2008 komparo de la DNA de unu el la dentoj kaj de la femuro kun tiu de du haroj trovitaj en libro de la astronomo, konservita ĉe la universitato de Upsala (Svedio), evidentiĝis ke temas tre verŝajne pri la sama persono. Jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dava Sobel, ‘’A More Perfect Heaven: How Copernicus Revolutionized the Cosmos’’, Walker and Co., 2011. ISBN: 978-0-8027-1793-1. "Unu el la timoj de Koperniko – skribas lia biografiistino Dava Sobel – estis ke “astronomoj liaj kolegoj (ligitaj al la aristotela. ptolomea sistemo. Ndt) – observintus ka la Tero juste okupis la centron de ĉio ne pro tio ke la loĝejo de la homa genro meritus honorpostenon, sed male, pro tio ke en la centron akumuliĝas kaj kuŝas ĉiuspeco da materiajoj kaj pro tio ke falo, ŝanĝo, kaj morto estis la destino de la loĝantoj de la Tero. Kurtavorte, la Tero estis la centro ne pro tio ke ĝi estis la kulmino sed la spurejo de la krejtaro, kaj oni ne aŭdacu lokigi la sunon, kiun multaj epitetas la ĉiela lumo, en la inferan postenon poziciitan centren de la kosmo. La perdo de la fisika centreco de la Tero absolute ne signifis, do, por Koperniko perdo de la vera centreco de la homo ligita prefere al lia spirita naturo, al liaj eksterordinaraj apartaĵoj kaj unikaj (penso, libero, racio, amo...), kaj ne certe al lia geografia pozicio."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]