Kopgalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopgalis
Lando Litovio vd
Situo Klaipeda City Municipality
Koordinatoj 55° 43′ 0″ N, 21° 6′ 0″ O (mapo)55.71666666666721.1Koordinatoj: 55° 43′ 0″ N, 21° 6′ 0″ O (mapo)
Kopgalis (Litovio)
Kopgalis (Litovio)
DEC
Kopgalis
Kopgalis
Situo de Kopgalis
Map
Kopgalis
vdr
la muzea delfinejo

Kopgalis (laŭvorte "duna pinto") estas la plej norda punkto de la medioprotektata Kurona Duoninsulo en Litovio, inter la Balta Maro okcidente kaj la Kurona Laguno oriente. La teritorio konsistas plene el dunoj (litove "kopos"), iom da pinaj arbaroj kaj sabla plaĝo maroflanke. Ĝi apartenas al la urba komunumo Klaipėda kaj al la Distrikto Klaipėda. Germane la loko ĝis 1923 nomiĝis Süderspitze, do "suda pinto", ĉar por la maristoj, kiuj stiris siajn ŝipojn en la lagunon kaj en la havenon de Klaipėda, la duna pinto de la duoninsulo troviĝis sude.

Kopgalis estas ligita al la urba centro per strato al la iom pli suda havena urboparto Smiltynė, de kie du pramoj vojas la Klaipėda kaj reen - el ili unu nur transportas piedirantojn kaj biciklantojn, kaj nur la dua ankaŭ aŭtojn. Sude de Smiltynė limas la urba komunumo Neringa, kaj plej proksimas ties urbeto Juodkrantė.

tri muzeaj ŝipoj

La Nacia Mara Muzeo[redakti | redakti fonton]

En Kopgalis troviĝas la Nacia Mara Muzeo de Litovio kun granda muzea konstruaĵo por modernaj ekspozicioj en eksa fortikaĵo, aldone granda delfinejo kaj subĉiela muzea spaco kun pluraj historiaj ŝipoj kaj fiŝista bieno el ses lignaj domoj - loĝdomo (gzvenamasis namas), grenejo (klėtis), fumaĵejo (rūkykla), stalo (tvartas), monteta kelo (rūsys) kaj saŭno (pirtis). La muzeo konstruiĝis inter la jaroj 1975 kaj 1979, la delfinejo aldoniĝis dum 1994. Intertempe pli ol 300.000 personoj po jaro vizitas la kompleton kaj igas ĝin la plej vizitata muzeo de Litovio.