Sekurkopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kopio de sekureco)
De maldekste DVD, USB-poŝmemorilo kaj (transportebla) durdisko

En komputiko, sekurkopio, rezervkopiosavkopio[1] (anglalingve backup) estas kopio de la datumoj kiuj troviĝas en komputilo sur alia memorejo (disko transportebla aŭ firma, bendo, mp3-ilo, ktp) kutime portebla por konservi ilin. Per ĝi eblas restaŭri datumojn kaze de rompiĝo, ŝteliĝo, detruo pere de fajro aŭ akvo de la komputilo aŭ kaze de vola aŭ nevola neniigo de datumoj. Tial ĝi estas ankaŭ nomata "restaŭrkopio". [2]

La sekurkopion oni konservas kutime de kelkaj tagoj ĝis kelkaj monatoj. Kiam temas pri pli longa daŭro oni nomas ĝin arkivkopio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Programoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]