Kopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopsa hakado.

Kopso [1]Kopsarbaro [2] estas arbaro aŭ arbarero de kiu la arboj rezultas el la neseksa reproduktadovegetativa reproduktado de stumpoŝosoj kie pluraj latentaj burĝonoj povis disvolviĝi post ricevo de masiva alfluo de kruda sevo, tiel produktante plurajn novajn tigojn, strikte similajn al la origina arbo.

La tutaĵo de la tigoj de sama stumpo nomas kopsarbo.

Kopsado estas metodo de hakado de kopsarboj kaj de ilia rekreskigado.

Kopso pli rapide ol altarbaro atingas sian maturecon ( ĝi estas rikoltebla post ĉirkaŭ 15 jaroj ), sed ne estas daŭrigebla kaj finos elĉerpante.

La arbarekspluatado aŭ ne de kopso dependas de pluraj konsideradoj  : la arbara specio kaj la diametro de la arboj, la kvalito de la grundo, la tipo de ligno dezirata de la ekspluatanto, la ejoj kaj ankoraŭ la merkato.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro (2002) p. 606
  2. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. p. 14 esperante

Eksteraj ligiloj