Kopulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, kopulo (de la latina copula = "unio", "ligo") estas parto de kompleksa predikato noma, vorto aŭ vortgrupo liganta la subjekton de frazo kun la predikativo.

En Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj kopuloj estas finitivaj verboj, precipe la finitivoj de esti, iĝi ktp. Tial en la gramatikoj de tiaj lingvoj oni kutimas nomi kopulon ligverbo, termino radikŝpara, pli klara kaj malpli malbela ol la false sufiksa kopulo.

Ekzemploj Esperantaj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple, en la frazo: Marko estas bona knabo, Marko funkcias kiel subjekto, estas kopule funkcias kaj bona knabo estas la predikativo. La vortgrupo estas bona knabo estas do, en tiu frazo, la noma predikato.

Male, en la frazo: Marko estas en la futbala loka ekipo, la verbo "esti" estas verba predikato, ĉar ne priskribas la subjekton (pere de uzo de substantivoj aŭ atributoj), sed havas prefere la sencon de "ludas" (en la loka futbala ekipo).

Aparte, povas prezentiĝi kvar okazoj en kiuj la verbo "esti" ne funkcias kopule:

  • Kiam ĝi signifas ekzisti ("Mi estas tamen.")
  • Kiam signifas aparteni aŭ similence: (De nun por ĉiam mi estos inter la viaj!)
  • Kiam signifas stari, troviĝi aŭ similsencaj (Unu plua falsa paŝo kaj vi estas ekstere.; Kie vi estas?)
  • Kiam signifas “esti farita” (la vazo estas kristala).

Kopulecaj verboj[redakti | redakti fonton]

Eblas etendi la koncepton pri kopulo al diversaj verboj funkciantaj rilate al predikativo simile al la verbo esti, nomataj pro tio verboj kopulecaj. Estas kopulecaj la verboj: ŝajni, aspekti, aperi, rezulti, fariĝi ktp.

Plenumas kopulan funkcion ankaŭ la verboj nomantaj (alvoki, voki, diri…), kaj aliaj similaj kategorioj. Povas kopule agi aliaj verboj kiel naskiĝi, vivi, morti... (ekzemple: Jozef estas naskinta, mortinta kaj Tereza estas mortinta malriĉa).

Nul-kopulo[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj — ekz‑e Latino, la hebrea, la lingvoj orient-slavaj, tjurkaj — oni povas preterlasi la kopulon en la indikativa prezenco. Tian implican kopulon oni nomas nul-kopulo. Ekz‑e

  • Latine: Ars longa, vita brevis {Scio/arto (estas) longa, la vivo (estas) mallonga};
    Homo homini lupus.
  • Ruse: «Я — человек» /ja ĉelovek/ {Mi (estas) homo}
  • Hebree: «אני בן-אדם», /ani ben-adam/ {Mi (estas) homo (laŭvorte: adamido)}

En Esperanto nul-kopulo estas nekutima, sed ja aperas en kelkaj specialaj okazoj:

  1. en kelkaj proverboj[1]:
    • Kio mia, tio bona.
    • Pli bona io, ol nenio.
    • Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
    • Traduko — trukado.[2]
  2. ĉe adverba subjekta predikativo + subjekta propozicio (ĉi-okaze la nul-kopulo estas sufiĉe kuima):
    • Kompreneble, ke mi lin amas! (FE, §41)
      • Simile,
        Jen kion ordonis la Eternulo: … (Eliro 35:5)
        Jen ĉio (La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III).
  3. en poezio:
    • Glora la celo, sankta l’ afero (Z, «Al la fratoj»).

En Esperanto nul-kopulo estas escepta, malregula trajto de certaj ĝenroj, kaj faras apartan stilefekton. Oni ĝin evitu, krom se oni klare komprenas kaj celas tian efekton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Moro, Breve storia del verbo essere. Viaggio al centro della frase, Adelphi, 2010.
  • Complemento predicativo del soggetto e dell'oggetto.
  • Esperanto-Grammatik; Dirk Willkommen; Eldonejo: Buske Helmut eldonejo (Verlag GmbH) januaro 2007 - - XIV 132 paĝoj ISBN 3875484754 EAN: 9783875484755 (en germana lingvo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Proverbaro.
  2. Traduko de la itala traduttore—traditore fare de W.Auld (Tradukado — la plej malfacila arto, en: Kulturo kaj Internacia Lingvo. Chapecó: Fonto, 1986, p. 104).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]