Koracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Koracio
Roller38.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj
Familio: Koraciedoj
Genro: Koracio
Specio: C. garrulus
Coracias garrulus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Koracio estas genro de birdoj, de la familio Koraciedoj, nome Coracias. Sed ankaŭ la sama termino taŭgus por la Eŭropa koracio, kiu estas la ununura specio en Eŭropo de tia familio kiu enhavas multajn aliajn speciojn afrikajn kaj ankaŭ ununuran azian (Coracias benghalensis). La samfamilia genro Eŭristomoj konsistas el similaj birdoj ankaŭ afrikaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La koracio estas pli granda, dika kaj fortika ol la aliaj birdoj de la ordo Koracioformaj (alcionoj, abelmanĝuloj, ktp.), tiom preskaŭ kiom korvojgaroloj, tio estas 29–32 cm longa (ĉirkaŭ 30 cm mezaveraĝe) kun enverguro de 52–73 cm kaj mezaveraĝa pezo de 130 g, sed el 110 ĝis 155 g. Tamen ĝi estas tiom longa kiom la abelmanĝulo (30 cm). La kapo kaj kolo estas fortikaj kaj grandaj, iom malproporciaj rilate la reston de la korpo. Ankaŭ la griznigra beko estas fortika: tre larĝa ĉebaze kaj pintakrega kaj hokeca; inter la beko kaj la okulo estas iom da nigra haŭtaĵo. La kruroj estas rozbrunaj.

Laŭ koloroj ĝi similas al abelmanĝuloj kaj alcionoj, ĉar ĉefas la bruna kaj blua. Same kiel abelmanĝuloj, havas brunon dorse kaj bluon ventre; same kiel alcionoj ĝi havas preskaŭ la saman miksaĵon (bluon kaj brunon) sed inverse, tio estas bruna dorso kaj blua ventro (alcionoj havas bluon dorse kaj brunon ventre).

Detale ĝi estas helblua (iom brilverda), brilbruna ĉedorse kaj ĝi havas iom da bruno kaj verdo ĉevoste. Dumfluge ĝi aspektas kiel tute brilblua birdo, sed precize nur sube estas tute blua sed helblua ĝenerale kaj brilmalhelblua en la malantaŭaj duonoj de la flugiloj kun nigrecaj pintoj; supre videblas la tuta gamo de koloroj: helbruna dorso, helbluaj kapo, pugo, vosto kaj flugiloj kun verdeca ĝenerala nuanco kaj brunecaj makulnuancetoj, krom tre brilbluaj ŝultroj (kun iom da viola nuanco, ankaŭ videblaj ripoze) kaj nigraj malantaŭaj duonoj de la flugiloj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, eble la masklo iom pli granda kaj koloreca, sed junuloj estas drabber versio de plenkreskuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kun predo

Ĝia flugo estas forta kaj rekta aŭ nerekta kaj foje iome akrobata, ĉefe dum kaptado de insektoj, flat-pariĝado aŭ atako kontraŭ danĝeraj alproksimigoj al nesto, eĉ kontraŭ homoj. Por pariĝada ceremonio celebras turniĝantajn akrobataĵojn.

Ofte la koracio estas videbla trankvile gvatanta ekde fostoj, kabloj, ktp. Ili manĝas krom insektojn, lacertojn kaj ranojn; pli malofte eĉ etajn ronĝulojn. La grandaj predoj estas frapitaj kontraŭ la ripozejo, kiel faras abelmanĝuloj. La voĉo de la koracio konsistas el klare aŭdebla rak-rak kvazaŭ korveca, de kie venas onomatopee la hispana nomo "carraca" [kaRRAka]. Estas alia voĉo de alarmo kaj atako pli ripeta kaj konfuzrapida.

Coracias garrulus

La nesto estas nekovrita truo (eble nur kelkaj herberoj aŭ plumoj) en arbo aŭ malnova konstruaĵo aŭ pli malofte fendo aŭ truo en sabla klifo, kie la ino demetas fine de aprilo ĝis ses blankajn ovojn, sed plej ofte 4 aŭ 5, el kiuj ne ĉiuj survivas. Kovado daŭras el 17 ĝis 20 tagoj kaj elnestiĝo okazas post pliaj 20 ĝis 28 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idaron kaj defendas agreseme la nestoteritorion eĉ kontraŭ homoj.

Tiu palearktisa specio foje serĉas la kompanion de aliaj, kiel turfalkojmonedoj por nestumado kaj kun aliaj specioj de koracioj aŭ eĉ falkoj por vintra ĉasado. Por migrado al reproduktejoj akompanas abelmanĝulojn. Sed ĉiukaze estas soleca specio kiu estas ĉiam sola aŭ plej ofte laŭ paro; foje proksime estas alia paro, sed sen konstitui koloniojn.

Ili vivas ĝis 9 jaroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Reproduktejoj flave,vintrejoj blue

Tiu koracio okupas grandan parton de la Malnova Mondo: Hispanio, Magrebo, Orienta Eŭropo (el Italio ĝis suda Siberio) kaj Okcidenta Azio (el Turkio ĝis Pakistano). Ili migras suden vintre.

Estas du subspecioj: la nomiga garrulus, kiu reproduktiĝas en Nordafriko el Maroko orienten ĝis Tunizio, sudokcidenta kaj orienta Eŭropo (suda Iberio kaj el Italio kaj Pollando orienten) kaj Turkio orienten tra nordokcidenta Irano al sudokcidenta Siberio; kaj semenowi, kiu reproduktiĝas en Irako kaj Irano (escepte nordokcidento) orienten ĝis Kaŝmiro kaj norde al Turkmenio, suda Kazaĥio kaj nordokcidenta Ĉinio (okcidenta Xinjiang). La Eŭropa koracio estas longdistanca migranto, kiu vintras en suda Afriko en du diferencaj regionoj, el Senegalo orienten ĝis Kameruno kaj el Etiopio okcidenten ĝis Kongo kaj suden al Sudafriko.

Medio[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en arbaroj kaj paŝtejoj enhavantaj kelkajn arbojn. Ili nestas en arbaj truoj, malnovaj konstruaĵoj, sablejoj, ktp. Temas pri birdo de varma, seka, malferma kamparo kun disigitaj arboj, prefere de malaltaj teroj kun makuloj de kverkoj Quercus, maturaj pinoj Pinus, kun maldensaĵoj, fruktarbaroj, miksita terkultivejoj, rivervaloj kaj ebenaĵoj kun disigita dornarbustejo aŭ folidensaj arboj. Ili vintras ĉefe en seka savano kaj arbusteca ebenaĵo.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa koracio havas grandan tutmondan populacion, inkludante supozatajn 100,000-220,000 individuojn nur en Eŭropo. Tamen, la specio malpliiĝis iome dum 1970-1990, ĉefe en Eŭropo, kaj draste en baltaj landoj, precize malaperis el Estonio kaj en Latvio kaj Litovio malpliiĝis el miloj da paroj al dekoj en 2004. Ĝenerala eŭropa malpliiĝo superis 30% en tri generacioj (15 jaroj). En Rusio ĝi malaperis el la norda parto de sia teritorio. Tamen ne estas informoj pri malpliiĝo en Centrazio.

Malpliiĝo en la eŭropaj loĝantaroj rezultis en la altiĝo de la statuso en la Ruĝa Listo el Malpli Zorga al Preskaŭ Minacata en 2005. Minacoj inkludas persekutadon dum migrado en kelkaj mediteraneaj landoj kaj centoj, eble miloj, mortpafitaj kiel manĝaĵo en Omano ĉiu printempe. Uzado de pesticidoj malpliigas la manĝodisponeblon, kaj la specio suferas ŝanĝojn de farmaj kaj forstaj praktikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]