Korano

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La unua surao de la Korano.

La Korano (arablingve القرآن Al-Qur'an) estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj. La Korano priskribas la islaman kredon. La Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la profeto Mohamedo. Mohamedo unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilon, sed poste li povis aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. Nur post lia morto la Korano estis inkigita kaj ricevis ĝian finan formon (sub la rego de Utmano, de 644 ĝis 656). Ĝi enhavas 114 ĉapitrojn (nomite surah), ordigitaj ne laŭ temo sed ĝenerale laŭ longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la strukturo de la Korano, ĝi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel Jesuo KristoMoseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Al kristanoj kaj judoj, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano estas tre konataj: Adamo, Noa, Jozefo, Moseo, Maria kaj eĉ Jesuo; Dio, kiu estas unusola, ĉiopova, ĉioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Juĝo, anĝeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero (la Fajro) por la aliaj, ktp. Tamen, ili estas malsame interpretitaj. Ekzemple, la Korano vidas la Leĝon de Moseo kiel profunde saĝa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por homaro. Ĝi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel en kristanismo, sed kiel tute homa profeto laŭ la modelo de Noa kaj Moseo.

La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laŭ la Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noah, Moseo aŭ Jesuo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohamedo, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!

Laŭ islamo, la Korano ne estas Biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis ĝian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj eĉ profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaŭ la miskompreno pri Jesuo necesigis la Koranon.

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.

Kie kristanismo estis disvastigita de eklezioj, islamo estis disvastigita de libro, la Korano. Kie en kristanismo la granda miraklo estas homo -- Jesuo -- en islamo, la granda miraklo estas libro -- la Korano.

La juraĵoj en Korano estas bazo de ŝario.

Korano estas ĉefa studobjekto de koranlernejoj (madrasa). Ĉe pakistanaj koranlernejoj, studis kaj organiziĝis afganiaj taliboj.

Esperantaj tradukoj

Ekzistas almenaŭ tri Esperantaj tradukoj de la Korano:

Listo de kapvortoj

La Teherana traduko enhavas tre utilan liston de kapvortoj. En ĝi oni facile trovas deziratajn informojn pri gravaj aferoj. Ekzemploj:

En la sekva xx:yy signifas surao(ĉapitro):verso

  • milito 2:191, 192, 193, 194,
  • milito inter kredantoj 49:10
  • vestaĵoj 24:31, 24:32
  • vino (alkoholo) 2:220, 5:91 - 92
  • virinoj 3:16, 55:57
  • vualego 33:60


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda