Burgo Tannroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Tannroda

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 51′ 31″ N, 11° 14′ 38″ O (mapo)50.858711.2439Koordinatoj: 50° 51′ 31″ N, 11° 14′ 38″ O (mapo)
Burgo Tannroda (Turingio)
Burgo Tannroda (Turingio)
DEC
Burgo Tannroda
Burgo Tannroda
Situo de Burgo Tannroda
Burgo Tannroda (Germanio)
Burgo Tannroda (Germanio)
DEC
Burgo Tannroda
Burgo Tannroda
Situo de Burgo Tannroda
Map
Konstruita 1100
vdr

Burgo TannrodaBlaues Schloss estas parte konserviĝinta altaĵburgo sur la 300 metrojn alta Lindenberg-monto ĉe la dekstra bordo de Ilm ĉe la uesta rando de la kvartalo Tannroda de Bad Berka en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La flormezepoka burgo konstruita supre de la suda deklivo de Ilm-rivero estis la ĉefsidejo de la unue en 1174 menciitaj senjoroj de Tannrode. La grandega komplekso datumas verŝajne ankoraŭ el la 12-a jarcento. En 1392 la senjoroj de Querfurt feŭdigitis per tiu ĉi kastelo kaj en 1418 ĝi venis en la posedon de la Vitzthum-dinastio. Post kiam estis en 1465 la burgo sub la manoj de la ŝtelkavaliro Apel Vitzthum la pli juna ĝi detruitis fare de erfurtanoj kaj vajmaranoj. Posteulis posedantece la senjoroj de Gleichen-Blankenhain kaj en 1487 la senjoroj de Bünau.

Post brulo de 1551 la tuto alikonstruitis je duparta kastelo, Rotes Schloss (Ruĝa kastelo) kaj Blaues Schloss (Blua kastelo). Post nova fajrokatastrofo en 1775 ĉe belfrido kaj Ruĝa kastelo la ruinoj forigitis en 1824.

Inter 1854 kaj 1945 estis la kastelo en la posedo de la senjoroj de Gleichen-Rußwurm kiel kavalirbieno kaj suferis multajn malkonstruajn, alikonstruajn kaj novkonstruajn laborojn. Post malfunkcio en 1970 ĝi kadukiĝis: Ĝi ekde la 1990-aj jaroj paŝon post paŝo restaŭritis estante ekde 1994 posedaĵo de la municipo Bad Berka.

Kompleksa priskribo[redakti | redakti fonton]

La eble en la 12-a jarcento konstruita, 22 metrojn alta belfrido ronda sur soklo masonita kaj kvadrata kun anguloj supraj oblikvigitaj, uzatas nuntempe kiel belvedero. Ĝi troviĝas ĉe la plej alta punkto de la malregula tuto kun antaŭburgo. La restaĵoj de la iamaj loĝejoj kun rondarka enirejo estas malantaŭ la belfrido, dume la ekonomiaj domoj estas en la ekstera zono. Kroma uzo estas regionhistorimuzea.

La kastelo gastiganta la muzeeton.
Ateliero de turingia korbfaristo.

Muzeo korbfarista[redakti | redakti fonton]

La Turingia muzeo pri korbofarado troviĝas en eksa ekonomia konstruaĵo de la Kastelo Tannroda. La metio mem formortis en la urbo nur en la 1990-a jaro. En la unua sekcio elmontra la vizitanto estas informata pri la unua endokumenta mencio de Tannroda (1115) kaj la ekgajno de la urbaj rajtoj (1403). Krome prezentatas la historio de la malnova burgo kaj de la kastelo, de ties posedintoj kaj de la urbo meme. Al la lasta ido de Friedrich Schiller, Carl-Alexander von Gleichen-Rußwurm estas dediĉita eta aldona ekspozicio.

En la dua sekcio temas pri la tradicia metiado de korbfaristoj. Menciindas ankaŭ la desegnoj de la fama Henry Van de Velde por mebloj de la tannroda-aj korbfaristoj. En la tria sekcio finfine ĉiujare gastas nova nedaŭra ekspozicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten, eldonejo Wartberg, Gudensberg-Gleichen 2000, p. 341–342,| ISBN 3-86134-631-1
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag, Jena 2001, p. 243–244, ISBN=3-910141-43-9
  • Hans und Doris Maresch: Sehenswertes Thüringen – Burgen und Schlösser. Erfurt 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]