Korczak Ziółkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korczak Ziółkowski
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1908 (1908-09-06)
en Bostono
Morto 20-an de oktobro 1982 (1982-10-20) (74-jaraĝa)
en Nigraj Montetoj
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cambridge Rindge and Latin School
Familio
Edz(in)o Ruth Ziolkowski
Infanoj 10
Parencoj Aleksandra Ziółkowska-Boehm
Okupo
Okupo skulptistoĉarpentisto
Verkoj Monumento al Freneza Ĉevalo
Monto Rushmore
TTT
Retejo https://crazyhorsememorial.org/korczak-storyteller-in-stone.html
vdr

Korczak ZIÓŁKOWSKI [KORĉak ZJUŬkovski] (naskiĝis la 6-an de septembro 1908 en Bostono, mortis la 20-an de oktobro 1982 en Crazy Horse, Suda Dakoto) estis usona skulptisto poldevena.

Orfigita en la aĝo de du jaroj estis edukito en kelkaj infandomoj. Kvankam li neniam finis artisman lernejon, de la plej junaj jaroj montris grandan skulptartan talenton. Post fino de teknikumo eklaboris kiel ŝipa ĉarpentisto en ŝipfarejo, kie post laborhoroj komencis ankaŭ skulpti lignon, kio donis al li rekonon de kreinto de artismaj mebloj. Lia unua skulptaĵo en marmoro estis busto de financanta lin bostona juĝisto Frederick P. Cabot.

En 1932 translokiĝis al Hartford en la subŝtato Konektikuto, kie komencis profesie skulpti. Jam baldaŭ vendis siajn verkojn en Bostono, Nov-Jorko kaj en teritorio de Nov-Anglio. En 1939 skulptisto Gutzon Borglum proponis al li postenon de asistanto dum kreado de monumenta verko - Kapoj de Prezidentoj en la deklivo de la Monto Rushmore en la Nigra Montaro de Suda Dakoto. La saman jaron lia marmora busto de Ignacy Jan Paderewski gajnis la unuan premion en Internacia ekspozicio en Nov-Jorko.

Dum laborado en la Monto Rushmore venis al li kelkaj estroj de la gento Siuoj kun la demando, ĉu li ne povus krei monumenton omaĝe al indianoj. La estro Henry Standing Bear skribis la li: Ni, estroj, volus, ke la blanka homo eksciu, ke la ruĝa homo ankaŭ havas siajn heroojn.

Ziółkowski tuj alpaŝis ekplani monumenton al Freneza Ĉevalo.