Kordinstrumento
Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj. Estas tri ĉefe metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo, kaj frapado.
Enhavo |
Metodoj de kordinstrumenta ludado [redakti]
Per plukado aŭ pinĉado [redakti]
Instumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citaro estas ludata pluke aŭ pinĉe, per la fingro aŭ dikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolon plukinstrumento.
Per arĉo [redakti]
Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludata de movigi arĉon trans la kordojn. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro.
Per frapo [redakti]
Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.
