Kordoba kvarteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos "La Mona" Jiménez, unu el la plej famaj kantisto de kordoba kvarteto

Kordoba kvarteto (hisp.: Cuarteto cordobés) estas speco da pop-muziko, ekestinta en la 1940-aj jaroj en la argentina urbo Kordobo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Ĝi baziĝas sur simpla piano-akompanmodelo, kiu estas priskribata per la onomatopea vorto tunga-tunga uzata ankaŭ sinonime por ĉi tiu muzikstilo.

Komence popolmuziko de enmigrinto-kolonioj en kamparaj regionoj de la provinco Kordobo, influata de eŭropaj dancostiloj, la kvarteto evoluis al urbeca muzikstilo kun la centro Kordobo kaj ankaŭ muzike forte ŝanĝiĝis. Ĝi nuntempe estas ege ligita kun la kulturo de la junuloj el la laboristaj kaj mizeraj kvartaloj de la urbo, tamen estas komerce sukcesa en tuta Argentino kaj kaj en kelkaj najbarlandoj.[1]

Fontoj

  1. Jane Florine, El desarrollo musical del cuarteto cordobés, PDF-dokumento