Kurdufano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kordofano)
Kurdufano
Historia regiono
regiono [+]

LandoSudano

ĈefurboEl Obeid
- koordinatoj13° 0′ 0″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)1329.5Koordinatoj: 13° 0′ 0″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)

Areo376 145 km² (37 614 500 ha)

Loĝantaro3,6 milionoj (stato: takso de 2000)

Kurdufano (Tero)
Kurdufano (Tero)

Kurdufano (Sudano)
Kurdufano (Sudano)
DEC
Kurdufano
Kurdufano

Map
Kurdufano
Vikimedia Komunejo:  Kurdufan [+]
vdr

Kurdufano (arabe كردفان, latinliterigata foje Kurdufan, foje Kordofan - estas historia regiono de la nuntempa ŝtato Sudano, inter la jaroj 1898 kaj 1994 ĝi ankaŭ havis la oficialan statuson de administra provinco. End 1994 la teritorio dividiĝis inter tri novaj provincoj: norda, suda kaj okcidenta Kurdufano. En aŭgusto 2005 la provinco okcidenta Kurdufano malfondiĝis kaj ties areo dividiĝis inter la norda kaj suda provincoj, kiel parto de interkonsento inter la registaro de Sudano kaj la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kurdufano kovras areon de 376 145 kvadrataj kilometroj, kun laŭtaksa populacio en 2000 de 3,6 milionoj da homoj (laŭ la censo de 1983 estis 3 milionoj). Ĝi estas plejparte monteta stepo kun la Nubaa Montaro en la sudorienta parto. Dum la pluvsezono de junio ĝis septembro la areo estas fekunda, sed en la seka sezono, ĝi estas fakte dezerta. La regiona ĉefurbo estas El Obeid.

Ekonomio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

Tradicie la areo estas konata por produktado de araba gumo, natura gumo farata el malmoligita sevo de akacioj. Aliaj kultivaĵoj inkludas arakidojn, kotonon kaj milion. La ĉefaj etnaj grupoj estas arabaj triboj. En Norda Kurdufano ekzistas grandaj paŝtadaj areoj uzataj kaj loĝataj ekde centoj da jaroj de arablingvaj, duonnomadaj bagaraoj kaj kamelo-bredado kababiŝoj. Nilotoj, nubaoj kaj dinkaoj ankaŭ loĝas en partoj de Kurdufano.

La kurdufanaj lingvoj estas parolataj de malgranda malplimulto en suda Kurdufano kaj estas unika al la regiono, kiel estas ankaŭ la kaduaj lingvoj, sed la araba estas la ĉefa kaj plej vaste parolata lingvo en la regionego.