Korea Esperanto-Junularo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Korea Esperanto-Junularo (KEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn koreajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1958 kiel junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj ekde la jaro 1964 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Ĝia oficiala organo estas Verda Voĉo, kiu publikiĝas papere sur lastaj 4 paĝoj de La Lanterno Azia, oficiala organo de KEA.

Komuna Seminario ĉiujare alterne okazas kunlabore de Korea Esperanto-Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Historie, la asocio ankaŭ organizis la jubilean 50-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en somero 1994.

Adreso: 1601 Kangbyon Hanshin Core, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, 121-703 Seoul, Republic of Korea (Korea Respubliko)

Telefonnumero: +82-02-717-6974

Prezidanto: Jang Mihee (uzantnomo mihi ĉe saluton.net)

Vicprezidanto: Kim Degun

Sekretario: Nam Hyeon

Redaktoroj: Kim Degun, Song Ho-young

Membroj: 30

Organo: Verda Voĉo (6 n-roj jare apartenataj de La Lanterno Azia)

Red. adreso: p/a KEJ


Eksteraj ligiloj [redakti]