Nord-Koreio
El Vikipedio
| Chosŏn minjujuŭi inmin konghwaguk Korea Demokratia Popola Respubliko |
|
| Nacia himno: Aegukka
|
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Pjongjango |
| Oficiala(j) lingvo(j) | korea |
| Plej ofta(j) religio(j) | budhistoj |
| Areo % de akvo |
120.500 km² km² 4,87% |
| Loĝantaro | 23.301.725 (2007) |
| Loĝdenso | 190/km² |
| Horzono | UTC+9 |
| Interreta domajno | .kp |
| Landokodo | KP |
| Telefona kodo | 850 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Popola respubliko |
| Ŝtatestro | Kim Yong Nam |
| Ĉefministro | Kim Jong-il |
| Nacia tago | 9-an de septembro |
| Sendependiĝo disde Japanio | 15-an de aŭgusto 1945 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Nord-Korea won |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2006 $22,85 mlrd $ 1.007 |
Nord-Koreio (Chosŏn) aŭ oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko estas lando en orienta Azio, en norda parto de Korea duoninsulo.
Enhavo |
[redakti] Historio
- 1-a jarcento a.K. ĝis 7-a jarcento: vidu Kogurjo regno.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1945 Koreio estis sub potenco de Japanio. Post la Dua mondmilito liberigitan Koreion okupis denorde sovetiaj trupoj kaj desude — usonaj. Ĉar la du ŝtategoj ne sukcesis interkonsenti, en ambaŭ partoj formiĝis registaroj, proklamintaj sian tutlandan potencon (1948). Tensioj inter nordo kaj sudo kreskis ĝis eko de interna milito kun grandioza internacia partopreno.
[redakti] Korea milito 1950-1953
Neŭtraleco de la ĉi-suba alineo estas diskutata.
En 1950 Nord-Koreio atakis Sud-Koreion kaj okupis preskaŭ la tutan landon. Tiam Usono kaj aliancanoj decidis en la UN (Sovetunio ne partoprenis) milithelpi Sud-Koreion. Post tio Sud-Koreio okupis preskaŭ tutan Nord-Koreion kaj atingis eĉ la limon de ĉinio. Tiam Ĉinio sendis "volontulojn" por helpi Nord-Koreion. La milito daŭris en 1951-1953 preskaŭ ĉe la nuna limo. Meze de 1953 oni silentigis la armilojn....
Vidu: Korea milito.
[redakti] Nukleaj armiloj
Nord-Koreio posedas teknologiojn por produkti mezdistancajn raketojn kaj vendas tiajn raketojn al kelkaj landoj de la "tria mondo". Ĝi ankaŭ havas teknologion por produkti nukleajn armilojn, kion konfirmis la subtera testo, okazigita la 9-an de oktobro 2006.
La testa nuklea eksplodo kun potenco de ĉ. 5-15 kilotunoj indignigis loĝantojn de multaj landoj. Samtempe Nord-Koreio insistas je sia rajto posedi nukleajn armilojn kaj klarigas, ke okazigis la teston pro la premo kaj milita minaco flanke de Usono. "Kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj", — anoncis respondeculo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj la 11-an de oktobro 2006[1], aludante la usonajn trupojn en la sudo de la duoninsulo, kiuj disponas pri nukleaj armiloj.
[redakti] Vidu ankaŭ
- KFA, t.e. Asocio por Amikeco kun Nord-Koreujo
- Koreio
- Korea milito
- Sud-Koreio
- Ĝuĉeo
[redakti] Eksteraj ligoj
[redakti] Referencoj
| Ŝtatoj en Azio | |
|---|---|
| Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
| Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo | |

