Korea alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korea alfabeto
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Korea alfabeto 한글/조선글
Norma transskribo
(ekde 2000)
Hangeul/Joseongeul
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Han'gŭl/Chosŏn'gŭl
Esperanta transskribo Hangul/Ĉosongul
vdr

La korea alfabetoHangulo[1] (koree 한글 hangeul, elparolata kiel "hangul") estas uzata por skribi la korean lingvon. Ĝi estis kreita en la jaroj 1440 post rekomendo de la reĝo Seĝong.

Malsimile al aliaj alfabetoj, la koreaj literoj (koree: 자모 jamo, elparolata kiel "ĉamo") kuniĝas en silabvaloraj kvadrataj ĉeloj. La jamo-literoj estas metitaj en la ĉelon de supre malsupren kaj de maldesktre dekstren laŭ la ordo de la fonemaj en la silabo. La formo de ĉiu jamo priskribas la fonemon laŭ la tiama lingva teorio, simile al la ŝava alfabeto.

En la tuta Koreio ĉiujare (9-a de oktobro en la sudo, 15-a de januaro en la nordo) estas festata la Tago de Hangul, kiu omaĝe memorigas pri la kreo de la skribsistemo.

Kvankam la korea alfabeto havas aspekton iom similan al la logograma skribo de la ĉina lingvo, la du skribsistemoj ne estas rilataj. Sed ĉinaj signoj (nomataj 한자 hanja, kiel "hanĉa") foje estas uzataj kune kun la korea alfabeta sistemo, vidu Ĉina skribo.

한글 자모 Hangeul Jamo (Koreaj Literoj)
Bazaj literoj
Konsonantoj Vokaloj
Jamo Nomo Latinigo
silabkomence/fine
Prononco IFA Jamo Nomo Latinigo Prononco IFA
기역 (giyeok) g/k k/k ne-ellasata [k‑]/[‑k̚] (a) a a [‑a‑]
니은 (nieun) n n [n] (ya) ya ja [‑ja‑]
디귿 (digeut) d/t t/t ne-ellasata [t‑]/[‑t̚] (eo) eo o malferma [‑ʌ‑]
리을 (rieul) r/l r frapeta/l postalveola [ɾ‑]/[‑l] (yeo) yeo jo malferma [‑jʌ‑]
미음 (mieum) m m [m] (o) o o [‑o‑]
비읍 (bieup) b/p p/p ne-ellasata [p‑]/[‑p̚] (yo) yo jo [‑jo‑]
시옷 (siot) s/t s/t ne-ellasata [s‑]/[‑t̚] (u) u u [‑u‑]
이응 (ieung) -/ng -/ng [ʔ]/[‑ŋ] (yu) yu ju [‑ju‑]
지읒 (jieut) j/t ĉ/t samkiel [tɕ-]/[‑t̚] (eu) eu u neronda [‑ɯ‑]
치읓 (chieut) ch/t ĉh/t samkiel [tɕʰ‑]/[‑t̚] (i) i i [‑i‑]
키읔 (kieuk) k kh/k samkiel [kʰ‑]/[‑k̚]
티읕 (tieut) t th/t samkiel [tʰ‑]/[‑t̚]
피읖 (pieup) p ph/p samkiel [pʰ‑]/[‑p̚]
히읗 (hieut) h h/t samkiel [h‑]/[‑t̚]
Kompozitaj literoj
Duoblaj konsonantoj Kompozitaj vokaloj
Jamo Nomo Latinigo Prononco IFA Jamo Nomo Latinigo Prononco IFA
쌍기역 (ssanggiyeok) kk/k k streĉa/k samkiel [kʼ‑]/[‑k̚] (ae) ae e malferma [‑ɛ‑]
쌍디귿 (ssangdigeut) tt/t t streĉa/t samkiel [tʼ‑]/[‑t̚] (yae) yae je malfema [‑jɛ‑]
쌍비읍 (ssangbieup) pp/p p streĉa/p samkiel [pʼ‑]/[‑p̚] (e) e e ferma [‑e‑]
쌍시옷 (ssangsiot) ss/t s streĉa/t samkiel [sʼ‑]/[‑t̚] (ye) ye je ferma [‑je‑]
쌍지읒 (ssangjieut) jj/t ĉ streĉa/t samkiel [tɕʼ‑]/[‑t̚] (wa) wa ŭa [‑wa‑]
Konsonantaroj (nur silabfine) (wae) wae ŭe malferma [‑wɛ‑]
Jamo Nomo Latinigo Prononco IFA (oe) oe ŭe [‑ø‑] aŭ [‑we‑]
기역 시옷 (giyeok siot) k;ks k;ks [‑k̚];[‑ks‑] (wo) wo ŭo malferma [‑wʌ‑]
니은 지읒 (nieun jieut) n;nj n;nĝ [‑n];[‑ntɕ‑] (we) we ŭe ferma [‑we‑]
니은 히읗 (nieun hieut) n;nh n;nh [‑n];[‑nh‑] (wi) wi ŭi [‑wi‑]
리을 기억 (rieul giyeok) l;lg l;lg [‑l];[‑lg‑] (ui) ui neronda ui [‑ɰi‑]
리을 미음 (rieul mieum) l;lm l;lm [‑l];[‑lm‑]
리을 비읍 (rieul bieup) l;lb l;lb [‑l];[‑lb‑]
리을 시옷 (rieul siot) l;ls l;ls [‑l];[‑ls‑]
리을 티읕 (rieul tieut) l;lt l;lth [-t];[‑ltʰ‑]
리을 피읖 (rieul pieup) l;lp l;lph [‑l];[‑lpʰ‑]
리을 히읗 (rieul hieut) l;lh l;lh [‑l];[‑lh‑]
비읍 시옷 (bieup siot) p;bs p;ps [‑p̚];[‑ps‑]
  • La latinigo en la tabelo estas la reprezenta literumo. "ㄱ" silabfine (k), ekzemple, iĝas "ng" antaŭ "ㄴ" (n), do la konsonanta akumulaĵo estas skribata kiel "ngn" (ne "kn"); kiam silabfina "ㄹ" (l) estas sekvanta de "ㄴ" (n), la akumulaĵo iĝas "ll" (ne "ln"); kaj konsonantaro "ㅄ" (ps) estas skribata kiel "p" krom se "ㅇ" (vokalo) sekvas. Por la detala regularo, vidu la artikolon de "Reviziita transskribo".

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/07, paĝo 22: La korea alfabeto verkita de Ahn Song-san..

Referencoj

  1. "Esperanto-korea korea-Esperanto vortaro" Hajpin Li. Seulo, 1991

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara