Ĥoreeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koreo de Sydenham)

Ĥoreeto, aŭ malgranda ĥoreo, aŭ Sidenhama ĥoreo (latine chorea minor, angle Sydenham's chorea, historie konata ankaŭ kiel la malsano de Sankta Vito[1]) estas malsano karakterizata per rapidaj, nekunordigitaj subitaj movoj, ĉefe en la vizaĝo, manoj kaj piedoj[2]. Ĥoreeto rezultas el infanaĝa infekto per Streptococcus de la Grupo A beta-hemoliza[3] kaj estas registrita kiel okazanta en 20–30% el pacientoj de reŭmata febro (ARF). Tiu malsano estas kutime latenta, okazas ĝis 6 monatojn post la akuta infekto, sed povas foje montri la simptomojn de reŭmata febro. Ĥoreeto pli oftas ĉe inoj ol ĉe maskloj kaj plimulto da pacientoj estas infanoj malpli ol 18 jarojn aĝaj. Okazoj de la ĥoreeto ĉe plenkreskuloj estas relative malpli oftaj kaj plejparte estas komplikaĵo de infanaĝa ĥoreeto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per tiu nomo menciita en la zamenhofa traduko de la Ŝilera dramo «La Rabistoj» (1:2).
  2. NINDS Sydenham Chorea Information Page Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Saint Vitus Dance, Rheumatic Encephalitis from the National Institute of Neurological Disorders and Stroke. Alirita la 26an de Aprilo, 2008
  3. Sydenham's chorea: Symptoms/Findings from WeMOVE.Org Alirita la 26a de Aprilo, 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martino D, Tanner A, Defazio G, et al. (May 2005). “Tracing Sydenham's chorea: historical documents from a British paediatric hospital”, Arch. Dis. Child. 90 (5), p. 507–11. doi:10.1136/adc.2004.057679. 


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]