Koreografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per koreografio[1], ĥoreografio[2]koregrafio[3] (de greka χορεύω mi dancas / χορός danco kaj γράφειν skribi) oni nuntempe nomas la invento kaj trejnado de movoj, plejofte ligita al danco. Koreografio estas rigardata artaĵo kiel muzika komponaĵo.

Koreografo aŭ koregrafo estas specialisto pri koreografio, kiu inventas kaj reĝisoras ĝin.

Notoj

  1. Tiel la pli internacia formo trovebla ekzemple en Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) de Erich-Dieter Krause.
  2. Jen laŭ http://vortaro.timo-horstschaefer.de/Choreograph
  3. Tiel la formo de PIV 2005 laŭ la franca vorto.