Respondismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korespondismo)
La vero uzas spegulon kaj serpenton, (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono.

Respondismo (aŭ respondisma teorio de la vero) povas esti difinita kiel gnoseologia teorio premisanta, ke la menso reflektas, sen substancaj modifoj, tion kio ekzistas ekstere de ni. Aristotelo povas esti konsiderata la plej grava filozofo de tiu pensmovado, ĉar la homa menso, laŭ tiu greka filozofo, devas, ĉe la fino de la procedo de abstraktado, alveni al la kompreno pri la substanco kiel formo, nome pri tio kion determinita realo devas necese esti.

Sankta Tomaso de Akvino, kiu en Mezepoko reprenis la sciteorion de Aristotelo, parolis pri adaequatio rei et intellectus (respondo inter la realo kaj la intelekto), kvankam malpliigante respondismon per la aldono «cognitum est in cognoscente per modum cognoscentis» («la konataĵo prezentiĝas en la konanto pere de modoj liaj propraj).

(Citaĵo). “La koncepto pri la vero kiel respondo (adaequatio) krom de Tomaso de Akvino estas akceptata de ĉiuj kiuj adheras al la realisma filozofio, kaj en la versio de Platono Aŭgusteno de Hipono, Karl Popper, kaj en tiu de Aristotelo, Tomaso de Akvino, Tarski, aŭ al la koncepto fenomenisma (Immanuel Kant kaj B. Mondin, Manuale di filosofia sistematica: Cosmologia. Epistemologia, vol. I, p. 263, Bologna, ESD.”

La teorio de la vero kiel «respondo al la faktoj» ricevis fundamentan rimarkecon ene de la kritika raciismo de Karl Popper, kiu rekonis al Alfred Tarski la meriton de ĝia rehabilito.

(Citaĵo) “ Ni nomas "vera" aserto se ĝi koincidas kun la realo aŭ respondas al la faroj aŭ se la aĵoj estas tiaj kiaj la aserto ilin prezentas; kaj la koncepto tieldirita absoluta al la objekto de la vero, kiun unuopulo daŭre uzas. Unu el plej gravaj rezultoj de la moderna logiko konsistas en la rehabilito kun plena sukceso de la absoluta koncepto pri la vero. [...] Mi volus indiki en la rehabiblito de la koncepto pri la vero flanke de matematikisto kaj logikisto Alfred Tarski la rezulton filozofie plej gravan de la moderna matematika logiko.” (K. Popper, Sulla logica delle scienze sociali, in AA.VV., Dialettica e positivismo in sociologia, Einaudi, Torino 1972).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Armstrong, D.M. A World of States of Affairs, Cambridge University Press, Cambridge, UK, 1997.
  • Davidson, D., Inquiries into Truth and Interpretation, Clarendon Press, Oxford, UK, 1984.
  • Kirkham, R., Theories of Truth, MIT Press, Cambridge, MA, 1992.
  • Neale, S., Facing Facts, Clarendon Press, Oxford, UK, 2001.
  • J. L. Austin (1970), Philosophical Papers, Oxford University Press, Oxford.
  • Kirkham, Richard L. (1992), Theories of Truth: A Critical Introduction, MIT Press, Cambridge, MA.
  • Bertrand Russell (1912), The Problems of Philosophy, Oxford University Press, Oxford.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]