Korespondisto
Korespondisto estas ĵurnalisto aŭ komentisto, kiu kontribuas reporteraĵojn por gazeto aŭ por radiaj, respektive televidaj novaĵ-elsendoj. Eksterlanda korespondisto raportas el iu alia lando. La vorto korespondisto aludas la iaman praktikon sendi la reporteraĵojn per poŝtletero.
Kompare al reportero, korespondisto ĝenerale pli inkludas propran vidpunkton, dum reportero prezentas esence fakto-bazitan raportojn.
Konataj korespondistoj:
- Charles Dickens (1812 – 1870), angla verkisto kaj ĵurnalisto
- Theodor Fontane (1819 - 1898), germana verkisto kaj ĵurnalisto
- Mark Kellogg (1831 - 1876), mortigita dum la Batalo de Little Bighorn
- Taisir Alluni (* 1955), korespondisto de la araba televidstacio al-Dschazira, momente enkarcerigita en Hispanio
- Anna Politkovskaja (1958 - 2006), rusia ĵurnalisto kaj milit-korespondisto pri la milito en Ĉeĉenio
- Giuliana SGRENA (* 1948), itala ĵurnalisto kaj milit-korespondisto
Vidu ankau:
Filmo:
La eksterlanda korespondisto (Foreign correspondent) de Alfred Hitchcock, 1940