Korhogo
Korhogo estas grandurbo kaj ĉefdiocezo (ekde 1994) en Ebur-Bordo, en la samnoma departemento.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 09° 25′ N 05° 37′ U / 9.417 °N, 5.617 °U (mapo)Koordinatoj: 09° 25′ N 05° 37′ U / 9.417 °N, 5.617 °U (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 225.547 en 2012
- Supermara alteco: 318-400 m
- Horzono: UTC
Geografio
Korhogo situas en montaro laŭ la maro en la norda sekcio de la lando. Abiĝano situas 350 km.
Historio
Korhogo situis sur grava antaŭkolonia komercovojo al Atlantiko. Ĝi laŭdire estis fondita en la 14-a jarcento. En 2002 puĉo fare de malkontentaj iamaj soldatoj okazis.
Ekonomio
En ĉirkaŭaĵo de Korhogo oni kultivas kotonojn, rizojn, miliojn, arakidojn, maizojn aŭ oni bredadas ŝafojn kaj kaprojn.
Klimato
Korhogo situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 26 °C. La plej varmaj monatoj estas inter februaro-aprilo. Jare pluvas po 1243 mm.
Trafiko
Korhogo havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Odienne kaj al oriento. Malpli gavaj vojoj estas suden kaj norden.