Koridora trajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝildo de koridora trajno

Koridora trajno estas trajno, kiu trairas la teritorion de iu lando sen tie halti. Kutime ĝi ligas du partojn de alia lando; ĝi povas ligi ankaŭ du malsamajn landojn.

Juraj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Por instali koridoran trajnon necesas interkonsento inter la koncernataj landoj. Oni nomas la proceduron "Privilegia Fervoja Traira Trafiko". Kutime la trairata lando ricevas pagon pro la uzado de siaj fervojlinioj; foje ĝi disponigas ankaŭ lokomotivojn kaj/aŭ lokomotivistojn.

Vojaĝantoj en koridora trajno jure ne eniras la traveturatan landon. Ili do nek bezonas vizon por ĝi, nek pagas doganon por transportataj varoj. Kutime ne okazas landlimaj kontroloj.

Koridoraj trajnoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Salzburg – Innsbruck[redakti | redakti fonton]

Inter Salzburg kaj Innsbruck estas ĉiuhora trajn-trafiko; ĉiu dua el tiuj trajnoj iras en Aŭstrio tra Zell am See, la aliaj koridore tra Germanio kaj Kufstein. La ligo tra Germanio estas multe malpli longa kaj permesas pli altan rapidon; la koridoraj trajnoj do alvenas en Innsbruck pli frue ol la antaŭa ne-koridora trajno. Tamen la vojaĝantoj devas pagi bileton laŭ la enlanda distanco.

Iam la koridoraj trajnoj devis en Rosenheim ŝanĝi la direkton; ili do teknike haltis en Rosenheim, sed neniu rajtis en- aŭ eliri. Nun ekzistas en Rosenheim speciala trako, kiu ligas la liniojn al Salzburg kaj al Kufstein; ĝi servas nur por koridoraj trajnoj, tiel ke tiuj ne plu devas halti.

Lienz – Innsbruck[redakti | redakti fonton]

Ĝis la unua mondmilito la fervoja linio de Lienz al Innsbruck (tra Innichen, Toblach kaj Franzensfeste) estis tute sur aŭstria teritorio. Post la italigo de Provinco Bolzano la parto en la valo Pustertal kaj en la valo de Eisack estas italaj. Dum multaj jaroj tie trafikis koridoraj trajnoj.

Vieno – Deutschkreutz[redakti | redakti fonton]

Same post la unua mondmilito la landlimo inter Aŭstrio kaj Hungario tranĉis la fervojon inter Vieno kaj Deutschkreutz. Longe koridoraj trajnoj inter tiuj du urboj ne haltis en Sopron (nun, post la EU-aniĝo de Hungario, ili haltas).

Innsbruck – Reutte[redakti | redakti fonton]

La fervojo inter Innsbruck kaj Reutte (Außerfernbahn) iras tra Garmisch-Partenkirchen en Germanio; eĉ necesas tie ŝanĝi la direkton, do halti. Tamen dum multaj jaroj la trajnoj estis koridoraj, de germanaj stacioj ne eblis ilin uzi.

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Varnsdorf – Hrádek nad Nisou[redakti | redakti fonton]

Inter Varnsdorf kaj Hrádek nad Nisou trafikas koridoraj trajnoj tra Germanio kaj Pollando.

Mikulovice – Jindřichov ve Slezsku[redakti | redakti fonton]

Inter Mikulovice kaj Jindřichov ve Slezsku trafikas koridoraj trajnoj tra Pollando (trajnoj haltas en urbo Glucholazy).

Slovakio[redakti | redakti fonton]

Lučenec – Veľký Krtíš[redakti | redakti fonton]

Inter Lučenec kaj Veľký Krtíš trafikas malofte koridoraj trajnoj tra Hungario inter Ipolytarnóc- Nógrádszakál.

Kanado[redakti | redakti fonton]

Inter Montreal kaj Halifax iam plurfoje semajne trafikis trajnoj, kiuj prenis la mallongan vojon tra Majno en Usono; sed ŝajnas, ke nun la trajnoj iras pli norde por resti sur kanada teritorio.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Inter la mondmilitoj ekzistis koridoraj trajnoj tra Pollando inter kerna Germanio kaj le eksklavo Orienta Prusio, inter Konitz (nun Chojnice) kaj Dirschau (nun Tczew). Tiuj trajnoj estis ne nur plombitaj, parte oni eĉ kovris la fenestrojn. La nomo "koridora trajno" verŝajne devenas de tiuj trajnoj, kiuj trairis la polan koridoron.

Interese, la norda parto de iama Orienta Prusio nun denove estas eksklavo, rusia, ĉirkaŭata de Eŭropa Unio. Estis proponoj pri koridora trajno inter kerna Rusio kaj Kaliningrad, sed ili ne estis realigitaj.

Svislando[redakti | redakti fonton]

Koridora trajnlinio ekzistas inter Zuriko kaj Ŝafhaŭzo je la linio Zuriko-Bülach-Eglisaŭ-Ŝafhaŭzo tra la germanaj komunumoj Jestetten kaj Lottstetten. Ekzistas tamen ankaŭ lokaj trajnoj de Ŝafhaŭzo al Bülach, kiu haltas en la du germanaj vilaĝoj. Dogankontrolo okazas en la stacidomo, tiel vojaĝantoj de Bülach al Ŝafhaŭzo ne bezonas nur svisan restadpermeson. Per la aliĝo de Svislando al la kontrakto de Schengen tiuj kontroloj forfalos en 2009.