Koridoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
multkolora koridoro.
La meza interrompita linio apartigas la du ĉefajn koridorojn de ĉi tiu aŭtovojo. Dekstre de la ne-interrompita linio troviĝas aldona pane-koridoro.

Koridoro estas kutime longa ejo ene de domoapartamento, kiu ebligas atingon (plej ofte tra pordoj) de ĉiuj ĉambroj sen trairi aliajn ĉambrojn. Ĝi povas ankaŭ ebligi la aliron de pluraj apartamentoj.

Laŭ Francisko Azorín koridoro estas Mallarĝa irejo komunikiĝanta ĉambroj [tiele: sen akuz.] de sama apartamento aŭ dometaĝo.[1] Li indikas etimologion el la latina currere (kuri).[2]

Koridoro estas ankaŭ esprimo por parto de strato, ŝoseoaŭtovojo, destinita por unu linio de aŭtoj, kaj apartigita de aliaj koridoroj per blankaj aŭ flavaj linioj.

En politika geografio la vorto koridoro nomas mallarĝan parton de teritorio, kiu interligas du ties partojn aŭ ligas la teritorion al maro. Historia ekzemplo estis la Pola koridoro,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  2. Azorín, samloke.