Korintio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korintio
Historia regiono
regiona unuo de Grekio • provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj37° 55′ 0″ N, 22° 45′ 0″ O (mapo)37.91666666666722.75Koordinatoj: 37° 55′ 0″ N, 22° 45′ 0″ O (mapo)
Areo2 290 km² (229 000 ha) [+]

Loĝantaro145 059 [+] (2011)
Denseco63,34 loĝ./km² [+] [+]

Korintio (Tero)
Korintio (Tero)
situo de Korintio en Grekio
]

Korintio (Grekio)
Korintio (Grekio)
DEC
Korintio
Korintio

Map
Korintio

Vikimedia Komunejo:  Corinthia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Korintio (greke Κορινθία, Korinthía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 2 290 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 155 000 loĝantojn. Korintio krome ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Korinto. La teritorio situas sur la duoninsulo Peloponezo, kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo.

La provinco konsistas el la ĉirkaŭaĵo de la urbo Korinto, okcidente sur la duoninsulo Peloponezo, sed ankaŭ oriente de la Istmo de Korinto sur la kontinenta parto de Grekio, do situas inter la Golfo de Korinto kaj la Sarona Golfo.

Krom la provinca ĉefurbo, kies antikvaj konstruaĵoj altiras multajn vizitantojn, aparte la ruinoj de la historia sanktejo Nemea (Νεμέα), la antikvaj ruinoj de Istmia (Ισθμια) kaj Sikion (Σικυών) konsideriĝas vidindaj. Ĉe la marbordo de la Golfo de Korinto troviĝas la feria urbo Ksilokastro (Ξυλόκαστρο), ĉe la istmo vidalvide al Korinto la inter grekoj turisme ŝatata baneja urbo Lutraki (Λουτράκι), en kiu ankaŭ produktiĝas unu el la plej konataj mineralaj akvoj de Grekio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]