Koriozolitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koriozolitoj
Kartenn Galianed.jpg
Mapo de nuna Bretonio :
Loĝareo Bretonio (Francio)
Ĉefa(j) urbo(j) Corseul
Lingvo(j) Gaŭla
Religio(j) kelta
Parenca(j) etno(j) Keltoj
Najbaroj namnetoj, osismoj, riedonoj, venetoj
v  d  r
Information icon.svg

La koriozolitoj estis gaŭla popolo de la grupo de la armorikaj popoloj.

Originoj kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La koriozolitoj (franclingve 'Coriosolites'), unu el la popoloj nordokcidente de Gaŭlio

La koriozolitoj apartenis al la armorika Konfederacio.

La nomo de la koriozolitoj estas konata sub diversaj latinigitaj formoj : Coriosolitæ (variaĵoj : Curiosolitæ, Coriosoliti)[1], Coriosolites[2], Coriosultes (variaĵoj : Coricoriosuelites, Cariosuelites, Coriosuelites)[3]. Tiu nomo estis ankaŭ trovita en singulara formo en gaŭla-romia skribaĵo : Coriosolis « Coriosolite »[4]. Oni povas rekoni la kelta elemento corio- « armeo, trupo »[5],[6],[7]. Tiu elemento[8] oftas en la gaŭlaj etnonimoj (Vidi la Uocorii « la du armeoj »; la Tricorii « la tri armeoj », de tio Tregoro kaj Tréguier; la Petrucorii « la kvar armeoj », de tio Périgord kaj Périgueux, ktp.)[7] kaj la antroponimoj, same kiel kelkaj toponimoj kiel Coriallo / °Coriovallum (pra nomo de Cherbourg) kaj Coriovallum, kelta pranomo (3-a jc)[9] de la urbo Heerlen en Nederlando.

La signifo de la dua elemento, -solit-, -suelit--sult-, ne estas konata.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La koriozolitoj rezidis inter la nunaj departementoj Côtes-d'Armor kaj Ille-et-Vilaine. Ili donis sian nomon al la urbo Corseul, kiu estis ilia ĉefurbo (gaŭla-romia nomo Fanum Martis), same kiel Aleth (Aletum, nun Saint-Servan).

Multaj arkeologiaj fosadoj, faritaj de 30 jaroj, ebligis plibone koni la realecon de tiu armorika popolo.

Praromiaj lokoj sur la koriozolita teritorio[redakti | redakti fonton]

Aleth, roka promontoro situanta ĉe la dekstra bordo de rivero Rance (Reginca) (nun sur la komunumo Saint-Malo), atestas pri intensa homa restado datiĝanta de fina La-Tène-kulturo. Sur la insuloj Agot kaj Les Ebihens, esplorataj en 1984 de profesoro Langouet, grandaj gaŭlaj restaĵoj estis malkovritaj.

En aprilo 2008, okaze de arkeologia ekzameno por prepari la konstruon de aŭta vojringo por preterpasi la urbon Saint-Brieuc, grava gaŭla-romia loko estis malkovrita en Trégueux[10]. La loko estis esplorita de la asocio "Oxford Archeology" de junio 2009 ĝis marto 2010, laŭ distanco pli longa ol unu kilometro[11]. Laŭ la esploristoj, la malkovritaj restaĵoj pruvas la ekziston de vilaĝo kun preskaŭ 1 000 enloĝantoj, starigita dum la Ferepoko[12].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mono[redakti | redakti fonton]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Multaj nomoj de praromiaj lokoj estis trans konigitaj per skribaĵoj : Alet (Aleth), Canalch (insulo sur kiu situas nuna intermura Saint-Malo), eble Segisama-Briga (insulo Cézembre), kaj Reginca (rivero Rance).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Loïc Langouet, « Le site gaulois des Ebihens en Saint-Jacut (Côtes- d'Armor) », en Bulletin de la Société d'histoire et d'archéologie de l'Arrondissement de Saint-Malo, 1985.
  • Loïc Langouet, Les Coriosolites, un peuple armoricain de la période gauloise à l'époque gallo-romaine, eldoninto "Centre régional d'archéologie d'Alet", 1987, 279 paĝoj, ISSN : 0399-6662

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. César, Guerre des Gaules, II, 34.
  2. César, Guerre des Gaules, III, 11, 4.
  3. Pline l'Ancien, Natura historio, IV, 107.
  4. CIL XIII 616.
  5. Georges Dottin, La langue gauloise, Parizo, 1920, p. 248.
  6. Pierre-Henry Billy, Thesaurus Linguae Gallicae, Hildesheil / Zürich / New-York, Olms-Wiedmann, 1993, p. 57a.
  7. 7,0 7,1 Xavier Delamarre, Dictionnaire de la langue gauloise, Errance, Parizo, 2001, paĝoj : 104-105.
  8. La gaŭla vorto °corios « armeo » venas de la komuna kelta °korios, samsenca, al kiu ligiĝas en la malnovirlanda lingvo cuire « trupo, armeo », la kimra cordd « tribo, klano; trupo », la malnovbretona cor- kaj la mezbretona (cost-)cor « familio; trupo ». Ĝi devenas de la komuna hindeŭropa pralingvo°kór-yo-s, kiu signifas « roto (?)», de tio « eta armita trupo », formita per °kóros « ago tranĉi; sekcio, divido ». De la hindeŭropa venas ankaŭ la komuna ĝermana °harjaz « armeo » (vidi la germanan Heer « armeo ») kaj en la litova lingvo kãrias « armeo ». Vidi Xavier Delamarre, op. cit., loc. cit.; angle Don Ringe, From Proto-Indo-European to Proto-Germanic, Oxford University Press, Oxford, 2006, paĝoj : 62-63.
  9. Irvojo de Antonin.
  10. (aprilo 2008) "france Archéologie. Un important site gaulois découvert à Trégueux", gazeto : Le Télégramme de Brest. Alirita la 12-an de aŭgusto 2011.
  11. Chaupitre, Marie-Claudine (oktobro 2009). "france À Trégueux, un site gaulois majeur sous la rocade", gazeto : Ouest-France. Alirita la 12-an de aŭgusto 2011.
  12. Retpaĝo de La Porte-Allain sur la retpaĝo de la komunumo Trégueux