Korjakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korjakija)
Korjakio
Aŭtonoma distrikto
FlagoBlazono
okrug [+]

LandoRusio

ĈefurboPalana
- koordinatoj59° N, 160° O (mapo)59.083333333333159.93333333333Koordinatoj: 59° N, 160° O (mapo)
Areo292 600 km² (29 260 000 ha) [+]

HorzonoKamchatka Time [+]

Korjakio (Tero)
Korjakio (Tero)

Korjakio (Regiono Kamĉatko)
Korjakio (Regiono Kamĉatko)
DEC

Map
Korjakio

Vikimedia Komunejo:  Koryakia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

KorjakujoKorjakio (ruse Корякский автономный округ) estis la aŭtonoma distrikto, nomita tiel laŭ la indiĝena etno korjakoj. Ĝi estis kreita en 1930 kiel nacia regiono por korjakoj kaj enhavis teritoriojn, kie ili pli-malpli kompakte loĝis. Al la regiono apartenis 4 distriktoj: Tigila, Penĵa, Oljutora kaj Karaga. Administra centro de la regiono estis vilaĝo Palana.

Inter la 40 000 loĝantoj nur ĉ. 9 000 estas korjakoj, el kiuj nur 50 elcentoj plu parolas sian lingvon. La kadukiĝo de la korjaka lingvo, tradicioj kaj socio estas rapida, ĉar ĉio tradicia estas rigardita kiel kontraŭprogresa kaj ridinda. Krome, pro la atombombo-testoj tie ostoj de la boaco-bredistoj entenas 20oble pli da plumbo kaj 100oble pli da cezio ol tiuj de la nebredistoj, malsanoj estas pluroble pli oftaj, infanmortokvoto estas po 75 el 1000, kaj la averaĝa vivodaŭro estas malpli ol 50 jaroj.

La 1-an de julio 2007 Korjakio estis oficiale unuigita kun Kamĉatka provinco kaj tiel formiĝis Kamĉatka regiono.

TTT-paĝo pri la korjaka popolo (angle)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.