Kornél Sámuel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Sámuel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1883 (1883-04-10)
en Chieșd
Morto 2-an de oktobro 1914 (1914-10-02) (31-jaraĝa)
en Uĵok
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo skulptistoartisto
vdr

SÁMUEL Kornél [ŜAmuel kornel] (naskita la 10-an de aprilo 1883 en Szilágykövesd; mortinta la 2-an de oktobro 1914 en Uzsok) estis hungara skulptisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Sámuel devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo de Lajos György Mátrai, pli poste ekde 1905 en arta akademio de Munkeno ĉe Balthasar Schmitt. En 1907 li ekspoziciis en Kunstverein. En 1908 li revenis Hungarujon kaj laboris en ateliero de Ede Telcs. En 1909 li gajnis premion per sia skulptaĵo Virina Nudo en la Printempa Ekspozicio de Arthalo Budapeŝto. En 1911 li studvojaĝis en Italujo. Li estis la unua hungara artistviktimo de la unua mondmilito. Lian heredaĵekspozicion oni organizis en 1915 en Muzeo Ernst.

Fonto[redakti | redakti fonton]