Kornélia Prielle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornélia Prielle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1826 (1826-06-01)
en Sighetu Marmației
Morto 25-an de februaro 1906 (1906-02-25) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Péter PrielleEmília Prielle Lángné • Lilla Prielle
Edz(in)o Kálmán Szerdahelyi
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
vdr

PRIELLE Kornélia, Priel Antónia estis hungara aktorino naskiĝinta en Máramarossziget la 1-an de junio 1826 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de februaro 1906. Ŝi estis la pli aĝa fratino de aktoro Péter Prielle kaj de aktorino Lilla Prielle.

Kornélia Prielle

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Kornélia Prielle debutis en somero de la jaro 1841 en trupo de István Tóth en Szatmár, poste ĉe la Dávid Kilényi ĝis 1844 ŝi trairis la urbojn de Transsilvanujo. Ede Szigligeti vidis ŝin en Sibio kaj dungis ŝin al Nacia Teatro de Budapeŝto por unu teatra sezono. Poste ŝi denove ludis en provinco: Debrecen (kie Petőfi petis ŝian manon), Kolozsvár, Pozsony, Székesfehérvár, Nagyszeben, en 1848–49 denove en Transsilvanujo en trupo de Miklós Felekyt. En 1852 ŝi ludis en Eperjes, Kassa, Miskolc; en 1853 en la trupo de Endre Latabár en Székesfehérvár kaj Győr. Ekde 1856 ŝi estis membrino de trupoj de la Ferenc Gyulai, Lajos Hegedűs, Mihály Havi, Gyula Miklósy. Ekde la 25-an de aprilo 1859 dungis ŝin la Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi ludis ĝis la fino de sia vivo. Ŝia unua (kaj same tria) edzo estis Kálmán Szerdahelyi kaj la dua por mallloga tempo Elek Hidassy. Ŝi estis la unua eterna ano de la Nacia Teatro de Budapeŝto.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lizi (Szigligeti E.: Zsidó);
  • Cordelia (Sh.: Lear király);
  • Melinda (Katona J.: Bánk bán);
  • Gauthier Margit (Dumas: A kaméliás hölgy);
  • Margit (Feuillet: Egy szegény ifjú története);
  • Lady Tartuffe (Girardin);
  • Anna királynő (Scribe: Egy pohár víz);
  • Adél (Hugó K.: Báró és bankár);
  • Elmira (Molière: Tartuffe);
  • Erzsébet (Szigeti J.: Rang és mód);
  • Szedervári Kamilla (Csiky G.: A proletárok);
  • Szerémy grófnő (Csiky G.: A nagymama).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon