Kornalaŭdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kornalaŭdoj
Montalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subdivizio: E. bilopha

E. alpestris

Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Eremophila
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdogenro Eremophila de la familio de Alaŭdedoj enhavas la du speciojn de kornalaŭdoj, kiuj estas la jenaj:

  • la Montalaŭdo, Eremophila alpestris, konata en Nordameriko simple kiel la Kornalaŭdo, ĉar ne eblas konfuzo kun la alia specio de la genro malesta en la kontinento,
  • kaj la Teminka alaŭdo, aŭ Teminka kornalaŭdo, Eremophila bilopha.

Tiuj estas alaŭdoj de malferma kamparo kiuj nestumas surgrunde. La migranta montalaŭdo reproduktiĝa tra multe de la nordaj regionoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio kaj en la montaroj de Eŭropo, de kie venas la nomoj, kaj popularaj kaj scienca. La Teminka alaŭdo estas ĉefe loĝanta reproduktanta specio tra multe de norda Afriko, tra norda Arabio al okcidenta Irako.

Malkiel plej parto de aliaj alaŭdoj, tiuj estas tre distingeblaj specioj kun rimarkindaj bildoj en kapo kaj vizaĝo, nigroblanka ĉe la Teminka alaŭdo kaj nigroflava en plej parto de la Montalaŭdo. Someraj maskloj de ambaŭ specioj krome havas nigrajn "kornojn", kiuj donas al tiuj alaŭdoj ties alternativan nomon.