Kornel Makuszyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornel Makuszyński
Persona informo
Kornel Makuszyński
Naskiĝo 8-an de januaro 1884 (1884-01-08)
en Strij
Morto 31-an de julio 1953 (1953-07-31) (69-jaraĝa)
en Zakopane,  Pollando
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Philology of the University of Lviv vd
Subskribo Kornel Makuszyński
Memorigilo Kornel Makuszyński
Profesio
Okupo verkisto de porinfana literaturo • verkisto • poeto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en LvivoVarsovioZakopane vd
Verkado
Verkoj Q11830020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kornel Makuszyński (naskiĝis la 8-an de januaro 1884 en Stryj (nun en Lviva provinco), mortis la 31-an de julio 1953 en Zakopane) – pola prozisto, poeto, felietonisto, teatra kritikisto kaj publicisto, membro de Pola Akademio de Literaturo. Antaŭ la dua mondmilito estis unu el la plej legataj, popularaj kaj fekundaj polaj verkistoj, aŭtoro de filmigita porinfana literaturo kiel bildliteratura fikciulo Koziołek Matołek.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis unusola filo kaj sepa laŭvice infano de Julia Ogonowska kaj Edward Makuszyński, tiutempe pensiiĝinta kolonelo de aŭstra armeo. Patro orfigis la familion kiam Kornel estis 10-jaraĝa. Ankoraŭ dum du jaroj Kornel restis en Stryj, kie finis la unuan klason de gimnazio kaj vivtenis sin per helplecionoj. Poste translokiĝis al Przemyśl, kie loĝis ĉe siaj parencoj kaj frekventis la duan klason. En la jaroj 1898-1903 lernis en la 4-a Gimnazio je la nomo al Jan Długosz en Lvovo. Li luis tie modestan ĉambron.

En la aĝo de 14 jaroj komencis skribi versojn. Ilia unua recenzisto estis Leopold Staff, venanta en sukerejon ĉe la strato Skarbkowska 11. Unuajn versojn li publikigis en lvova ĵurnalo Słowo Polskie (Pola Vorto) kiel 16-jarulo. De 1904 li estis membro de la redakcio kaj teatra recenzisto. Li studis la polan lingvon kaj romanistikon en la Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo. Kune kun Jan Kasprowicz, Staff kaj Władysław Orkan vojaĝis al Italio. En 1908-1910 daŭrigis romanistikon en Sorbono en Parizo. En 1910 ekkonis en Lvovo studentinon de Lvova Universitato Emilia Bażeńska, kiun post unujara fianĉeca restado en ŝia familia bieno nuptis en Varsovio. Makuszyński en la jaroj 1913-1914 loĝis en la litova Burbiŝki. Ŝatanta arkitekturon de Zakopane alveturigis de Tatroj dometon kaj starigis ĝin en korta parko. Dum la unua mondmilito, kiel malamika al Rusio aŭstra civitano, estis tie arestita kaj internigita kune kun la edzino profunden en la Rusio. Septembre 1914 ili forveturis al Kostroma. Danke al helpo de bofrato kaj geaktoroj forlasis internigejon kaj povis ekloĝi en 1915 en Kievo, kie la verkisto iĝis prezidanto de Asocio de Polaj Literaturistoj kaj Ĵurnalistoj kaj literatura gvidisto de Pola Teatro.

En 1918 ili revenis al Pollando kaj ekloĝis en Varsovio, kie dinamike evoluis lia literatura kariero. Kelke da monatoj jare ili pasigis en Zakopane. En la jaroj 1922-25 vizitis Burbiŝki. Emilia mortis en 1926 pro tuberkulozo kaj estis entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio, apud la tombo de Władysław Reymont, ŝia amiko. Post morto de la edzino Kornel Makuszyński rompis kontaktojn kun Litovio. La 30-an de aŭgusto 1927 denove edziĝis al kantistino Janina Gluzińską. De 1929 estis honora civitano de Zakopane. Dum la germana invado en Pollandon en 1939 germana bombo trafis brikdomon, kie ili loĝis detruante manuskriptojn kaj artaĵojn; Makuszyński mem mirakle saviĝis, tamen ĉion perdis. Germanan okupadon travivis en Varsovio, dum la ribelo de Varsovio kunlaboris kun ribela gazetaro, poste tra koncentrejo en Pruszków atingis Krakovon kaj novembre 1944 ekloĝis por ĉiam en Zakopane.

Post 1945 komunistaj regopovoj ĉikanis lin kaj malpermesis publikaĵojn, kio - kiel li mem opiniis - estis ligita kun lia akcepto en 1937 al PAL (Pola Akademio de Literaturo).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La kverelo pri Banjo (pole: Awantura o Basię) estas pola filmadapto de verko de Kornel Makuszyński reĝisorita de Maria Kaniewska el 1959.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]