Piŝtokorneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korneto estas latuna blovmuziliko kiu similas la trumpeton. Sed malsamas de la trumpeton tiele: ĝi havas boraĵon konusan, pli kompaktan formon kaj pli malakran sonon ol la trumpeto. Ĝia buŝaĵo havas pli mallongan fuston, pli malgrandan gorĝon kaj pli profundan tason ol tio, kiun la trumpeto havas. La korneto disvolviĝis el la poŝtkorno en 1814 per la aldono de tri valvoj.

Oni ludas la korneton per vibrado de la lipoj, kiu oscilas la aerkolon en la muzikilo kaj produktas la sonon. Uzante harmonojn de la baza tubolongo, la ludisto povas produkti serion de notoj, simile al klarionisto. Krome, la tri valvoj permesas la ludiston ŝanĝi la tubolongon per aldono de mallonga tubopeco. Ĉi tio iomete mallevas la tonalton kaj ebligas ludado de gamon kromatan.

Fermante la valvon, oni longigas la tubon.

La korneto estas la ĉefa muzikilo melodia en ensembloj de bandoj latunaj, kiuj troviĝas en Britio, Skandinavio kaj Nord-Eŭropo. Oni ankaŭ ludas ĝin en Brita bandoj koncertaj kaj Fanfare Orkest, kiuj troviĝas en Nederlando, Belgio kaj Nord-Francio. Pasinte bandoj ĵazaj uzis la korneton, sed post la erao de svingmuziko la trumpeto plejparte anstataŭis ĝin.

Ŝablono:Ĝermo-muziko