Korna kriulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kornoĉaŭno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korna kriulo

Tri en Nacia Parko Manu, Peruo
Tri en Nacia Parko Manu, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anhimedoj
Genro: Kriulo Anhima
Brisson, 1760
Specio: A. cornuta
Anhima cornuta
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Korna kriulo, KornokriuloKornanhimo (Anhima cornuta) estas birdospecio el la familio de Kriuloj kiu troveblas nur en humidejoj de tropika Sudameriko. Estas tri specioj de kriuloj, kaj la aliaj du estas la Suda kriulo kaj la Norda kriulo ambaŭ en la geno Chauna. La Korna kriulo estas la ununura specio en sia genro, nome la tipa genro kiu nomigas la familion de Anhimedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kornokriulo (se oni detale rigardas, videblas la blanka "korneto".
Kapodetalo.

Ĝi estas granda 84–95 cm longe, 3,1 al 3,5 kg peza birdo, kun malgranda kokeca beko. La supraj partoj, kapo kaj brusto estas nigraj, kun blankaj punktoj ĉe krono, kaj pli grandaj ĉe suba kolo, brusto (kiel tre markataj horizontalaj strioj) kaj flugiloj (videblaj ripoze en flankoj), dum supra kolo kaj gorĝareo estas pli nigraj, kvankam en mentono ja estas blankaj kelkaj punktetoj. Ekzistas tre longa (7 ĝis 12 cm) spineca blanka strukturo de la kapo, pro kiu la specio ricevis siajn nomojn (kaj komuna nomo kaj latina scienca nomo). Tiu strukturo estas iom unika inter birdoj kaj ne derivas el plumo sed estas kornigita strukturo kiu estas izole ligita al la kranio kaj kreskas kontinue ofte rompita pinte.[1] La irisoj videblas flave, oranĝece ĝis ruĝece. La kruroj estas grizaj kaj fortikaj. La beko estas griza kun blankaj bordoj. La ventro kaj malantaŭa parto de la flugiloj estas blankaj. Ĝi havas du akrajn spronojn sur siaj flugiloj elirantajn el kovrilplumoj, kaj la specio estas nur duone palmopieda.

Dumfluge videblas nigreca birdo kun blankaj duarangaj kovrilplumoj kaj strioj en komenco de unuarangaj flugilplumoj. Sube la ventro montriĝas blanke.

Ĝi similas anasojn, anserojn kaj cignojn kiuj estas en la familio de anasedoj, sed la beko similas al tiu de Kokoformaj birdoj.

Alvoko estas bruema raŭka trumpetado aŭ hupado jŬi jŭI, elsendata skuante malantaŭen la kapon. Tio povas okazi grupe. De tio la komuna nomo de la familio kiel Kriuloj.

Distribuado, habitato kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas trovebla en malaltaj teroj de Kolombio kaj Venezuelo ĝis Brazilo kaj orienta Bolivio, do ankaŭ en Peruo, Ekvadoro, Surinamo, Franca Gujano, kaj Gujano.[2][3] Ĝi nun estas malaperinta el Trinidado kaj Tobago [2] Spite lokan malpliiĝon, ĝi restas disvastigita kaj estas sufiĉe komuna ĝenerale. Ĝia teritorio en Brazilo ŝajne kreskis dum la lastaj jaroj.

Ĝi loĝas en tre densaj marĉoj kaj manĝas akvoplantojn. Ili elmigras dum sekegoj kaj revenas por la epoko de pluvo.

Ilia nesto estas granda amaso de flosanta vegetalaro ankrita en neprofunda akvo. La ino demetas tri olivec-brunajn ovojn, kaj la junuloj, kiel tiuj de plej Anseroformaj, povas kuri tuj post eloviĝo.

Kiel simbolo[redakti | redakti fonton]

Kornokriulo dumfluge.

La Kornokriulo estas la oficiala birdo de la Departemento Araŭko kaj de la municipo Araŭko en Kolombio. La departemento kaj ties ĉefurbo nomiĝas laŭ tiu birdo, kiu estas nomata Arauco en hispana.

La birdospecio aperas en la blazonoj de Tietê[4] kaj de Guarulhos, Brazilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stettenheim, Peter R. (2000). “The Integumentary Morphology of Modern Birds—An Overview”, American Zoologist 40, p. 461–477. doi:10.1093/icb/40.4.461. 
  2. 2,0 2,1 IUCN (2009)
  3. Clements, J. (2007)
  4. camaratiete.com. Arkivita el la originalo je 2008-03-18. Alirita 2013-12-12.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]