Korno de abundeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korno de abundo)
Korno de abundeco
simbolo • vidarta motivo
Informoj
vdr

La korno de abundeco[1]latine cornu copiae – estas mitologia simbolo de feliĉo. Ĝi estas plena per floroj kaj fruktoj kaj signifas fekundecon, riĉecon kaj universalan plenecon.

Hadeso kun la korno de abundeco kaj Persefono, amforo 470 a.K.

El la helena mitologio la korno estis propraĵo de la nimfo Amaltejo, kiu kreskigis Zeŭson per kaprina lakto. Zeŭso donis al ĝi la povon liveri kiom ajn ĝia posedanto deziris.

Ankaŭ multaj aliaj helenaj dioj figuriĝas kun la korno de abundeco. Ĝi iĝis populara denove en la renesanco kaj ofte citiĝas ĝis nuntempe.

Laŭ la verkisto Palaifato[2], la korno de abundeco estis la korno kie la gasteja kelnerino, nomiĝis Amaltejo, deponis sian gajnon. Iolao (helene Ἰόλαος [Iolaos]), nevo de Heraklo, rabis ĝin kaj aĉetis por li kaj Heraklo, ĉion kion li volis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]