Kornvala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kornvale)
Kornvala lingvo
Kernewek, Kernowek
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo.
Mapo de la historia malkresko de la rando de la malnova kornvala lingvo.
lingvo • moderna lingvo
Southwestern Brythonic • britona lingvaro
Parolata en Britio
Parolantoj 600
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Kelta
Britona
Kornvala
Oficiala statuso
Reguligita de Keskowethyans an Taves Kernewek
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kw
  ISO 639-2 cor
  ISO 639-3 cor
  Glottolog corn1251
Angla nomo Cornish
Franca nomo cornique
Vikipedio
vdr
Kornvala-mapo en la angla kaj kornvala

La kornvala lingvo (kornvale Kernowek) estas kelta lingvo de la britona branĉo, tre proksima al la bretona lingvo. (La bretonoj de Francio estis kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6-a jarcento).

Ĉi tiu lingvo oficiale formortis en 1777, kun la morto de sia lasta parolanto kiel gepatra lingvo. [1] La lingvo estis revivigita en la 20-a jarcento, kaj nun estas parolata de ĉirkaŭ 3 500 loĝantoj de Kornvalo, distrikto sur la sudokcidenta pinto de Anglio. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni kutimis aserti, ke la lasta flua parolanto de la kornvala estis iu virino, nome Dolly Pentreath, kiu mortis en 1777, sed tio ne plu estas kredebla. Estas diversaj raportoj, ke ankoraŭ en 1875 troviĝis kelkaj parolantoj, kaj eĉ en 1906. La laste menciita estis virino nome Alison Tregenning, sed dum ŝia vivo la revigligo de la lingvo jam progresis. Resume, ŝajnas, ke la lingvo neniam estis tute forgesita. La revivigo komenciĝis en la 19-a jarcento precipe per la klopodoj de du elstaraj gvidantoj: Henry Jenner kaj Robert Morton Nance. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Jenner eldonis lernolibron kun la titolo A Handbook of the Cornish Language (Manlibro de la kornvala lingvo). Sekvis lernolibro verkita de Nance: Cornish for All (Kornvala por ĉiuj) (1929), kaj Lessons in Spoken Cornish (Lecionoj en parola kornvala) de A. S. D. Smith (1931). La rezulto de tiuj klopodoj estis estiĝo de tiel nomata Unuigita kornvala. Kelkaj opiniis, ke tiu formo de la lingvo estas tro rigida kaj arkaika, do kreiĝis iom reformita formo nomita Moderna kornvala.

En 1986 la plimulto de la kornvalaj asocioj kaj instancoj adoptis normigitan formon, kiun oni nomis Komuna kornvala. Ĉar ĉiuj tiuj formoj temas pri la skriba lingvo, tiuj diferencoj tute ne malhelpas komunikon inter parolantoj de la kornvala. La plimulto de la parolantoj devenas de la pli aĝa generacio, sed la lingvo nun estas instruata al infanoj en kelkaj unuagradaj kaj duagradaj lernejoj. En la printempo de 2008, oni taksis, ke 2000 homoj flue parolas la kornvalan, kaj kelkaj personoj sub la aĝo de 30 jaroj estas edukataj kiel denaskaj parolantoj. Oni neniam povus supozi, ke la plimulto de la loĝantoj en Kornvalo iam parolos la kornvalan anstataŭ, aŭ kune kun, la angla, sed unu el la plej gravaj britaj lingvistoj, nome David Crystal, opinias, ke restos malgranda, sed influhava minoritata komunumo, kiu konservos la lingvon.

La 5-an de novembro 2002 la brita registaro agnoskis la kornvalan kiel unu el la lingvoj inkludindaj laŭ parto 2 de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj, kaj deklaris, ke ĝi intencas registri ĉi tiun decidon ĉe la Konsilio de Eŭropo.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 80% de la vortprovizo en kornvala estas komuna kaj kun la kimra kaj la bretona. Ĉirkaŭ 35% estas ricevita de la irlanda kaj la skota gaela.

Ĉi tiu tabelo montras plurajn vortojn en kornvala (norma skriba formo) kun ekvivalentoj en kimra, bretona, kaj nuntempa franca.

Kornavala Kimra Bretona Franca
Kernewek Cernyweg Kerneveureg cornique
gwenenen gwenynen gwenanenn abeille
kador cadair kador/kadoer chaise
keus caws keuz / fourmaj fromage
en-mes allanfa/mas er-maez au-dehors
kodha cwympo kouezhañ tomber
gaver gafr gavr chèvre
chi ti maison
gweus gwefus gweuz / muzell lèvre
aber aber/genau aber estuaire
niver rhif/nifer niver nombre
peren gellygen/peren perenn poire
skol ysgol skol école
megi ysmygu mogediñ fumer
steren seren steredenn étoile
hedhyw heddiw hiziv aujourd'hui
hwibana chwibanu c'hwibanat / c'hwitellañ siffler
lowarn llwynog louarn renard

La himno de la kornvalanoj : Bro Goth agan Tasow[redakti | redakti fonton]

Kornvala Traduko
Bro goth agan tasow, dha fleghes a'th kar, Antikva lando de niaj patroj, viaj infanoj amas vin,
Gwlas ker an howlsedhes, pan vro yw dha bar? Kara okcidenta lando, kiu lando egalas vin?
War oll an norvys 'th on ni skollys a-les, Tra la tuta mondo ni disiĝis,
Mes agan kerensa yw dhis. Sed nia amo estas por vi.
Kernow, Kernow y keryn Kernow; Kornvalo, Kornvalo, ni amas Kornvalon;
An mor hedre vo yn fos dhis a-dro Tiel longe kiel la maro estas remparo sur niaj bordoj
'Th on onan hag oll rag Kernow! Ni ĉiuj unuiĝas por Kornvalo!

Kornvala kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kimura Goro Christoph partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj.[3] En ĝi li prezentas la kornvalan lingvon kiel minoritata kaj disa en sia regiono same kiel Esperanto, kun kiu ĝi havas aliajn similaĵojn. Dekomence oni devas agnoski la karakteron de la kornvala kiel planlingvo por revivigo de iama lingvo, ne kiel la hebrea, ĉar ĝi ĝuis prestiĝon kaj komunikan bezonon, kio mankas al la kornvala, kiu nur en la 21-a jarcento sukcesis havi oficialan agnoskon. Simile (ne same) kiel ĉe Esperanto, ankaŭ la kornvala kreis "regionan lingvon sen denaskulara kerno", kaj tio pere de "kursoj, kluboj, kunvenoj kaj seminarioj"; tiele aperis originala literaturo kaj organizo por familio, nun same kiel ĉe Esperanto. Oni indikas kvar komunajn trajtojn por ambaŭ lingvoj: volontuleco, ne-etneco (multaj lernantoj de la kornvala ne estas kornval-devenaj), ne-teritorieco (ĉar la kornvala estas disa en apartaj lokoj) kaj interna ideo, anstataŭ "ekonomia aŭ profesia neceso", sed por la kornvala konsistas en liberigo de la regiono "de la nuntempa marĝeneco".[4] Aliaj hazardaj similaĵoj estas la kreiva aliro al la lingvo kaj la kontribuo de iu Tonkin, nome Thomas Tonkin (1678-1742), estante Humphrey Tonkin mem kornvaldevena. Pro ĉio tio la aŭtoro proponas ke Esperanto lernu el la kornvala fari sociologiajn kaj lingvokapablajn studojn, dum la kornvala lernu el Esperanto fronti la skismojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Sutton, Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj ĝia Literaturo, 1969

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "THE HISTORY OF THE CORNISH LANGUAGE". CelticLife International. CelticLife International. Archived from the original on 10 July 2019. Retrieved 8 March 2018.
  2. Parry, John (1946). "The Revival of Cornish: An Dasserghyans Kernewek". PMLA. Modern Language Association. 61 (1): 258–268. doi:10.2307/459233. JSTOR 459233.
  3. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 171-177.
  4. Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝoj 171-177.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]