Kornwestheim
Kornwestheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 30789 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Kornwestheim situas en la suda baseno de Neckar ĉe la orienta marĝeno de Strohgäu en la tiel nomita Longa Kampo. Sur la teritorio de la urbo fluas la rivereto Holzbach aŭ Gänsbach orienten al Neckar.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La sekvantaj komunumoj kaj urboj limas al la urbo Kornwestheim (en la senco de la horloĝo komencante en okcidento): Möglingen, Ludwigsburg kaj Remseck am Neckar, kiuj ĉiuj apartenas al la distrikto Ludwigsburg, kaj Stuttgart.
Konsisto de la urbo [redakti]
Al la urbo apartenas la kerna urbo Kornwestheim kaj la municipo Pattonville. Ĉi-lasta fariĝis nur en la 1990-aj jaroj parto de Kornwestheim. Origine ĝi apartenis al Aldingen (hodiaŭ: Remseck am Neckar). La setlejo estis konstruita en la jaro 1954 de la Usona armeo. Post ĝia foriro celkooperativo aĉetis la terenon de la Germana Federacio kaj dividis ĝin intr la urbo Kornwestheim kaj la komunumo Remseck am Neckar. Tiam ĝi estis civile loĝigita kaj ĝia okcienta parto nun apartenas al la urbo Kornwestheim, dum la pli granda orienta parto apartenas al la urbo Remseck am Neckar.
Sur la tereno de Kornwestheims troviĝas ankaŭ la forlasitaj setlejoj Hoftstätt, Birglingen, Heiynoltz oewe, Lieberheim kaj Wihingen.
Trafiko [redakti]
Kornwestheim disponas pri pasaĝera stacidomo, kiu estas ĉefe servita de la regiontrajnlinioj de la urbo Stutgart S4 (Stuttgart–Marbach) kaj S5 (Stuttgart–Bietigheim). Tra la urbo pasas la ĉefstrato B27.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de "Westheim" datiĝas el la jaro 780 el la Codex Laureshamensis de la Monaĥejo Lorsch.