Kornél Lánczos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kornél Lánczos [lAncoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lánczos Kornél estis hungara matematikisto, fizikisto, profesoro. Lia familia nomo estis Lőwy ĝis 1906.

Kornél Lánczos [1] Arkivigite je 2015-09-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de februaro 1893 en Székesfehérvár. Li mortis la 24-an de junio 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Lánczos devenis el juda familio. Li frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1916. Post siaj studoj li estis helpoprofesoro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto apud Károly Tangl. Li instruis ankaŭ en Frankfurto kaj Berlino. Ekde 1921 li havis amikecon de Albert Einstein. En 1931 li ricevis inviton al Usono, kie li komence instruis, poste li havis inĝenierajn taskojn. Inter 1954 kaj 1964 li vivis en Dublino, tiutempe li kelkfoje vizitis Hungarion. Li abrupte mortis dum vizito en Budapeŝto. Li okupiĝis pri klasika elektromagnetismo, ĝenerala teorio de relativeco, kvantuma mekaniko, diferenciala ekvacio, lineara algebro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]