Kornél Láner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Láner
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1883 (1883-10-07)
en Orșova
Morto 24-an de novembro 1963 (1963-11-24) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

LÁNER Kornél la:ner, estis hungara inĝeniero pri mekaniko, lokomotivkonstruisto. Li naskiĝis en Orsova la 7-a de oktobro 1883 kaj mortis en Budapest la 24-an de novembro 1963.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Láner havigis sian diplomon en 1905 en la teknikuniversitato de Budapeŝto kaj li enpaŝis la servon de Hungara Ŝtatfervojoj (MÁV). Inter 1908 – 10 li laboris en sekcio de lokomitivkonstrua, poste ĉe la Fervoja kaj Ŝipa Ĉefinspektejo ĝis 1928, poste revenis al MÁV kiel vicdirektoro, direktoro ĝis 1931, en 1932 li estis gvidanto de la mekanika ĉefsekcio, en 1934 vicprezidanto, inter 1938 kaj 1940 prezidanto ĝis sia pensiuliĝo. Li estis plurflanka teknikkreinto. Kiel lokomotivkonstruisto li havigis famon per 424. nombra universala rapidvagonara lokomotivo (1924), kiu estis grava eksporta artikolo de Hungarujo.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • A mozdonyokról (Pri lokomotivoj) (kun Kornél Petz, Közlekedési Szakkönyvtár sorozat, 1908).

Fonto[redakti | redakti fonton]